Proverba kalendaro: la proverboj por 2012

Sem. Prov. Proverbo
-52 931 Kion jaroj ne donis, ofte minuto alportas
1 1145 Komenco bonalaboro duona
2 873 Kie estas pano, ne mankas panpecetoj
3 2437 Tolaĵon malpuran lavu en la domo
4 607 Fluidaĵo sen difino, nek vinagro nek vino
5 470 El sama tero devenas, saman sukon entenas
6 2576 Vi sekrete vorton diros, ĝi tra l' tuta mondo iros
7 20 Al ĉiu sia propra estas ĉarma kaj kara
8 1868 Parolo estas arĝento, oron similas silento
9 1781 Nomo egala, sed esenco mala
10 1360 Li komprenas predikon, kiel bovo muzikon
11 2049 Por sperto kaj lerno ne sufiĉas eterno
12 28 Al glacio printempa kaj al amiko tro nova ne fidu
13 1144 Komenco Aprilatrompo facila
14 820 Kara estas ovo, kiam venas la Pasko
15 1088 Kiu regalas per ŝtonoj, tiun oni dankas per bastonoj
16 2128 Rado malbona knaras plej multe
17 1999 Pli tiras virina haro, ol ĉevala paro
18 732 Homo fidas, feliĉo decidas
19 963 Kiu amas honoron, amu laboron
20 1002 Kiu havas abelojn, havas mielon
21 94 Ankaŭ al ni la suno eklumos
22 1864 Paroli dolĉe en la orelon
23 593 Filo konfesis, patro forgesis
24 558 Falis el mano, prenu satano
25 953 Kio taŭgas por somero, ne taŭgas por vintro
26 907 Kio en la kapo, tio sur la lango
27 877 Kie ĵuron vi aŭdas, malbonon suspektu
28 236 Ĉio transmara estas ĉarma kaj kara
29 1309 Lia cerbo iris promeni
30 417 plej nigra bovino donas lakton nur blankan
31 15 Al ĉevalo donacita oni buŝon ne esploras
32 242 Ĉiu besto zorgas pri sia nesto
33 1659 Ne gutas mielo el la ĉielo
34 1280 La tempo ĉiam malkaŝas la veron
35 761 Inter generaloj parolu pri bataloj
36 1769 Ni amu nin frate, sed ni kalkulu akurate
37 1331 Li estas portreto de sia patro
38 1163 Konstrui kastelojn en aero
39 370 Donaco nesincera estas donaco infera
40 252 Ĉiuj enterigitoj estas plenaj de meritoj
41 543 Esti inter martelo kaj amboso
42 1394 Li tremas kiel aŭtuna folio
43 2377 Ŝajnon ne fidu, juĝi ne rapidu
44 173 Blindulo kartojn ludi ne devas
45 1876 Patroj avaras, infanoj malŝparas
46 108 Antaŭ mortigo de urso ne vendu ĝian felon
47 2332 Sinjoro petas, kvazaŭ dekretas
48 1772 Nigran kornikon sapo ne blankigos
49 2050 Por ŝafon formanĝi, lupo trovos pretekston
50 1502 Mastro elbabilis, gastoj ne silentos
51 2383 Ŝiru rozojn en somero, ĉar en vintro ili ne estas
52 448 Elektadis sen fino, edziĝis kun porkino
+1 775 Ju cerbo pli prudenta, des lango pli silenta