Proverboj: Fontoj

La esperantaj proverboj en ĉi tiu retejo devenas el la libroj menciitaj en tiu ĉi paĝo. Mi elektis tiujn librojn laŭ unu simpla kriterio: ili sisteme kolektas kaj ordigas proverbojn almenaŭ en esperanto.

Mi scias pri pli da libroj kiuj plenumas tiun ĉi kriterion. Eĉ pli bone, la plimulton el tiuj pri kiuj mi scias, mi posedas jam. Sed mi ne povas en mallonga tempo trakti ĉiujn tiujn fontojn. Jam pri la Proverbaro esperanta de Zamenhof mi okupiĝas nun dum pli ol unu jaro (sed la venontaj libroj estos pli rapide traktitaj!)...

Mi plie faros liston de ĉiuj fakaj libroj pri proverboj: tiu listo enhavos kaj librojn kiuj temas pri proverboj, kaj kolektojn de proverboj. En tiu listo aperos la tuta mia stoko kaj pluraj aliaj libroj. Kompreneble ankaŭ la fontoj aperos en tiu listo.

La bildoj en la suba tabelo ligas al la paĝo kun la kovrilo en granda formato. Ĉiuj tekstaj ligiloj referencas al la priskribo kun detalaro pri la koncerna libro.

N-ro Kodo Titolo
Aŭtoro(j)
1 [zam] Proverbaro esperanta Proverbaro esperanta (L.L. ZAMENHOF) [kovrilo]
Aŭtoro L.L. ZAMENHOF
Camille ROGISTER (redaktis en 1974)
2 [waa] Een verzameling Esperanto Spreekwoorden en Zegswijzen Een verzameling Esperanto Spreekwoorden en Zegswijzen (M. de WAARD) [kovrilo]
Aŭtoro M. de WAARD

Kovriloj

La kovriloj de tiuj ĉi libroj estas ankaŭ troveblaj en meza grandeco en aparta paĝo, en ordigo laŭ grandeco.