Proverboj: Aliaj retejoj

Mia retejo ne estas la unua kie aperas esperantaj proverboj (sed ja la plej granda kaj bona...). Por doni al vi ioman superrigardon mi tie ĉi mencias aliajn proverbarojn kiujn mi trovis en la reto.
Ĝenerale la aliaj proverbaroj en la reto limigas sin al la (proksimume) 2630 proverboj en la Proverbaro esperanta de L.L. Zamenhof.

Atentu: tiu ĉi listo ankoraŭ ne estas kompleta, mi scias pri kelkaj pliaj. Iom post iom mi aldonos al la listo tiujn mankantajn...

1. Elŝuteblaj dokumentoj (PDF)

2. Simplaj listigoj (HTML)

Ekzistas en tiu sfero kelkaj "gustoj": la tuto konsistas el unu granda dokumento, aŭ estas kelkaj malpli grandaj paĝoj. Ankaŭ la ordigo kaj eventualaj aldonaĵoj povas varii.

3. Aliaj variantoj (datumbazoj, ...)


Fakte mi ĝis nun ne trovis alian retejon kiu publikigis esperantajn proverbojn en maniero komparebla kun la mia. Fakte mi komencis de la proverbaro en la retejo de Jouko Lindstet, kaj pripensis ke mi povus fari tion en pli ampleksa (kaj pli laŭ-reta) maniero. De tiam mi ĉiam pliampleksigis kaj plibonigis mian retejon, kaj ofte iam post ellaboro de unu aŭ alia plibonigo mi trovis ian tre bazan formon de tio en alia retejo. Du ekzemploj:

  1. Vorto-listoj: mi ne nur faris alfabetan listigon de la proverboj, sed ankaŭ de la unuopaj vortoj kiuj aperas en la proverboj, farante la koncernajn vortojn grasaj. Post tio mi trovis la listigon de Pejno Simono.
  2. Tema indekso: mi finfine ellaboris kiel mi volis aperigi la analizan indekson (=la plia tema listigo) farita de Rogister en la lasta eldono de Proverbaro esperanta, kaj iom poste mi trovis la listigon de Marc Bavant.

Iom aparte, tiaj koincidoj, sed tiel okazis...