| 26 | Al feliĉulo eĉ koko donas ovojn |
| 111 | Antaŭ tima okulo potenciĝas eĉ kulo |
| 176 | Bojas hundo sen puno eĉ kontraŭ la suno |
| 201 | Brogita eĉ sur akvon blovas |
| 301 | De malbona ŝafo estas bona eĉ tufo |
| 307 | De nehavanto eĉ reĝo nenion ricevos |
| 319 | De ŝafo senlana eĉ lanero taŭgas |
| 384 | Dronanto domon proponas, savito eĉ brikon ne donas |
| 385 | Dronanto eĉ herbeton kaptas avide |
| 397 | Eĉ bagatelo povas servi al celo |
| 398 | Eĉ blinda kokino povas trovi grajnon |
| 399 | Eĉ ĉe kokino troviĝas propra inklino |
| 400 | Eĉ el sub la tero aperas la vero |
| 401 | Eĉ en Parizo herbo ne fariĝas cerbo |
| 402 | Eĉ guto malgranda, konstante frapante, traboras la monton granitan |
| 403 | Eĉ inter piuloj ne mankas pekuloj |
| 404 | Eĉ kaprino plaĉas, se la doto sufiĉas |
| 405 | Eĉ kiu plej bone pafas, tamen iam maltrafas |
| 406 | Eĉ kontraŭ pastra prediko troviĝas kritiko |
| 407 | Eĉ kvar piedoj de ĉevalo ĝin ne savas de falo |
| 408 | Eĉ malgranda muŝo ne estas sen buŝo |
| 409 | Eĉ malsaĝulon sperto instruos |
| 410 | Eĉ monstron admiras, kiu ame deliras |
| 411 | Eĉ muŝo sentas, kiam vi ĝin turmentas |
| 412 | Eĉ najtingalo ne estas sen galo |
| 413 | Eĉ per dolĉa kuko vi min ne allogos |
| 414 | Eĉ pinglo povas koron trapiki |
| 415 | Eĉ plej bonan ŝipon malbonigas la ventoj |
| 416 | Eĉ plej granda malbono al bono kondukas |
| 417 | Eĉ plej nigra bovino donas lakton nur blankan |
| 418 | Eĉ plej ruza vulpo en kaptilon falas |
| 419 | Eĉ por plej terura tago venas vespero |
| 420 | Eĉ por pomo putranta troviĝas amanto |
| 421 | Eĉ signo ne restis, kie urbo estis |
| 422 | Eĉ sur la suno troviĝas makuloj |
| 423 | Eĉ ŝtipo estos bela, se vi ĝin ornamos |
| 424 | Eĉ ŝtono verdiĝas, se ĝi longe ne moviĝas |
| 425 | Eĉ vulpo plej ruza fine estas kaptata |
| 476 | En amaso eĉ morto estas pli gaja |
| 502 | En kompanio eĉ morto faciliĝas |
| 509 | En malfacila horo eĉ groŝ' estas valoro |
| 511 | En mizero eĉ saĝulo estas malsaĝa |
| 646 | Gardatan ŝafon eĉ lupo timas |
| 677 | Ĝi eĉ ne tuŝas lian orelon |
| 745 | Hundo povas boji eĉ kontraŭ la reĝo |
| 808 | Kalumniante konstante, oni eĉ anĝelon nigrigas |
| 1000 | Kiu groŝon ne honoras, eĉ duongroŝon ne valoras |
| 1069 | Kiun favoras la sorto, por tiu eĉ koko estas ovoporta |
| 1159 | Konservas eĉ karbo la strukturon de l' arbo |
| 1168 | Kontentigi ĉiujn eĉ anĝelo ne povas |
| 1180 | Kontraŭ kalumnio ne povas batali eĉ Dio |
| 1183 | Kontraŭ malfeliĉo ne defendas eĉ riĉo |
| 1186 | Kontraŭ nehavo eĉ juĝo silentas |
| 1190 | Kontraŭ tuta kohorto eĉ Herkulo estas malforta |
| 1203 | Kriu eĉ raŭke, sed kanti ne ĉesu |
| 1320 | Li eĉ el sablo vipojn tordas |
| 1335 | Li faras princan promeson, sed ne havas eĉ speson |
| 1362 | Li loĝas tie, kien eĉ birdo ne flugas |
| 1375 | Li ne toleras eĉ muŝon sur la muro |
| 1478 | Malsaĝulon oni batas eĉ en la preĝejo |
| 1755 | Ne valoras la akiro eĉ la penon de l' deziro |
| 1780 | Nokte eĉ monstro estas belulo |
| 1815 | Oni batas, malkaresas, kaj eĉ plori ne permesas |
| 1848 | Paca silento, ke ne blovas eĉ vento |
| 1904 | Per mono eĉ silento fariĝas elokvento |
| 2030 | Por li eĉ la muso ne estas sen felo |
| 2121 | Pro vorta ludo li eĉ patron ne domaĝas |
| 2132 | Rano eĉ en palaco sopiras pri marĉo |
| 2221 | Se Dio ordonos, eĉ ŝton' lakton donos |
| 2234 | Se kalumnio eĉ pasas, ĝi ĉiam ion lasas |
| 2239 | Se la gasto estas amata, eĉ lia servanto ne restas malsata |
| 2240 | Se la gasto meritas, eĉ lia hundo profitas |
| 2289 | Se peko trafas, eĉ bastono ekpafas |
| 2264 | Sen fajro ne brulas eĉ pajlo |
| 2254 | Senĉesa guto eĉ ŝtonon traboras |
| 2565 | Vi povas eĉ haki lignon sur lia kapo |