| 51 | Al malsaĝulo ne helpas admono, nur bastono |
| 120 | Atakis lin horo malsaĝa |
| 141 | Azen' al azeno riproĉas malsaĝon |
| 146 | Barbo elkreskis, sed saĝon ne naskis |
| 164 | Bela per vizaĝo, sed ne bela per saĝo |
| 166 | Bela vizaĝo, sed ne bela la saĝo |
| 187 | Bona stato saĝigas, malbona malsaĝigas |
| 251 | Ĉiu iras, kiel saĝ' al li diras |
| 267 | Ĉiu propran saĝon posedas |
| 281 | Danĝera estas bovo antaŭe, ĉevalo malantaŭe, kaj malsaĝulo de ĉiuj flankoj |
| 356 | Dio puni deziras, li la saĝon fortiras |
| 395 | Ebrieco pasas post dormo, malsaĝeco neniam |
| 396 | Ebriulon kaj malsaĝulon oni ne juĝas |
| 409 | Eĉ malsaĝulon sperto instruos |
| 485 | En ĉiu aĝo devas kreski la saĝo |
| 511 | En mizero eĉ saĝulo estas malsaĝa |
| 546 | Estis la tempo, ni ne komprenis pasis la tempo, la saĝ' al ni venis |
| 550 | Estu saĝa homo en via propra domo |
| 576 | Feliĉo fierigas, malfeliĉo saĝigas |
| 599 | Fiŝo scias pri naĝo ankaŭ sen via saĝo |
| 628 | Forveturis malsaĝa, revenis nur pli aĝa |
| 629 | France saĝa, angle sovaĝa |
| 670 | Griza barbo saĝon ne atestas |
| 813 | Kapo malsaĝa ne griziĝas nek kalviĝas |
| 848 | Kiam havo malaperis, saĝo aperis |
| 854 | Kiam pasis la aĝo, aperas la saĝo |
| 944 | Kion saĝulo ne komprenas, ofte malsaĝa divenas |
| 1025 | Kiu kritikas kuraĝe, mem agas malsaĝe |
| 1086 | Kiu prudenton ne havas, tiun saĝo ne savas |
| 1095 | Kiu saĝon ne havas, Dio lin savas |
| 1125 | Kiu volas komerci, tiu saĝon bezonas |
| 1128 | Klopodi pri ĉies favoro estas pleje malsaĝa laboro |
| 1136 | Kolero montras malsaĝulon |
| 1148 | Komplezema malsaĝulo estas pli danĝera ol malamiko |
| 1199 | Kresko mamuta, sed saĝo liliputa |
| 1270 | Lango nenion atingas, se ĝin saĝo ne svingas |
| 1304 | Lernu juna, por esti saĝa maljuna |
| 1370 | Li ne estas el la grandaj saĝuloj |
| 1446 | Maljunaj jaroj, sed ne saĝaj faroj |
| 1466 | Malsaĝa kiel ŝtipo |
| 1467 | Malsaĝo estas najbaro de mizero |
| 1468 | Malsaĝulo ĉie sian nomon skribas |
| 1469 | Malsaĝulo de ĉiuj flankoj |
| 1470 | Malsaĝulo diris vorteron, saĝulo komprenas la tutan aferon |
| 1471 | Malsaĝulo en foiro estas bona akiro |
| 1473 | Malsaĝulo kaj infano parolas la veron |
| 1474 | Malsaĝulo kiel tamburo kiu pasas, lin batas |
| 1475 | Malsaĝulo malpacigis kaj dek saĝuloj repacigi ne povas |
| 1476 | Malsaĝulo ne griziĝas nek senhariĝas |
| 1479 | Malsaĝulo ofte estas profeto |
| 1480 | Malsaĝulo ŝtonon ĵetis, dek saĝuloj ĝin ne atingos |
| 1481 | Malsaĝulo venas, komercisto festenas |
| 1472 | Malsaĝuloj kreskas mem, sen plugo kaj sem' |
| 1477 | Malsaĝulon favoras feliĉo |
| 1478 | Malsaĝulon oni batas eĉ en la preĝejo |
| 1531 | Mi lin liberigis, li min saĝigis |
| 1608 | Ne ĉiam per aĝo mezuriĝas la saĝo |
| 1796 | Ofte ĉapo de kampulo kovras kapon de saĝulo |
| 1799 | Ofte ligis malsaĝulo kaj dek saĝuloj malligi ne povas |
| 1800 | Ofte ligis malsaĝulo kaj saĝuloj malligi ne povas |
| 1802 | Ofte saĝulo vivas malriĉe kaj malsaĝulo feliĉe |
| 1813 | Oni akceptas laŭ vizaĝo, oni forlasas laŭ saĝo |
| 1820 | Oni ekkonas bovon per la vido kaj malsaĝulon per lia rido |
| 1893 | Perdi la saĝon |
| 1930 | Plej danĝera malsano estas manko de saĝo |
| 1936 | Plej saĝa maljunulo ne estas tro saĝa |
| 1956 | Pli bona estas saĝa malamiko, ol malsaĝa amiko |
| 1994 | Pli helpas guto da feliĉo, ol barelo da saĝo |
| 2033 | Por malsaĝulo bastono por saĝulo leciono |
| 2047 | Por saĝulo sufiĉas aludo |
| 2059 | Post domaĝo venas saĝo |
| 2101 | Pro kapo malsaĝa suferas la kruroj |
| 2177 | Saĝa estas la frato post ricevo de l' bato |
| 2178 | Saĝa estas la hundo post ricevo de l' vundo |
| 2179 | Saĝa hundo post la vundo |
| 2180 | Saĝa kapo duonvorton komprenas |
| 2181 | Saĝa scias, kion li diras malsaĝa diras, kion li scias |
| 2182 | Saĝa tenas aferon, malsaĝa esperon |
| 2183 | Saĝo abunda, sed ne profunda |
| 2184 | Saĝo barbon ne atendas |
| 2185 | Saĝulo scias ion, sed neniu scias ĉion |
| 2251 | Se mi scius, kion mi ne scias, ĉiuj saĝuloj min envius |
| 2307 | Se vi sendis malsaĝulon, sendu kontrolon |
| 2276 | Sen mono oni estas nulo, kun mono saĝulo |
| 2343 | Sperto saĝon akrigas |
| 2419 | Tempo kaj cirkonstancoj saĝon alportas |
| 2514 | Unu saĝo estas bona, du estas pli bonaj |
| 2548 | Vergo doloras, sed saĝon ellaboras |
| 2572 | Virino havas haron longan kaj saĝon mallongan |