Semajna kalendaro kun proverboj

Ekzemplo de unu semajna paĝo: lundo ĝis dimanĉo, kun la proverbo sube sur la paĝo

Se vi ŝatus regule (ekzemple: ĉiusemajne) trovi novan proverbon, jen ebleco por vi. Mi faris simplan kalendaron kun semajnaj folioj. Ĉiu folio havas la numerojn de la semajno kaj la jaro, kaj aperas la sep tagoj (komenco estas lundo). Foliofine aperas la proverbo de tiu semajno, per grandaj literoj. Vidu la dekstran bildon.

La kalendaron mi metis en la reton por ĝenerala uzo. Vi rajtas senpere elŝuti ĝin por propra (privata) uzo.

Ĉiuj paĝoj de la kalendaro estas en formato A5. Se vi havas tiun paperformaton (aŭ povas mem fari ĝin), vi povas senpere printi la kalendaron uzante tiun paperon.
En alia kazo eble necesas truketo. Mi mem per la PDF-legilo pligrandigis la paĝojn ĝis formato A4, post kio mi printis du paĝojn unu apud la alia, do du sur unu folio. Tiam necesis nur tranĉi la foliojn kaj ilin ordigi.

Se vi eventuale havas ideojn aŭ sugestojn, skribu al mi...

La proverboj

Mi ne nur faris kalendaron (en PDF-formato), sed por ĉiu jaro mi faris ankaŭ liston (en HTML-formato) de la proverboj kiuj aperas en tiu kalendaro.

Dokumentoj

Jaro La PDF-dokumentoj La listoj
2020 Kalendaro La proverboj
2019 Kalendaro La proverboj
2018 Kalendaro La proverboj
2017 Kalendaro La proverboj
2016 Kalendaro La proverboj
2015 Kalendaro La proverboj
2014 Kalendaro La proverboj
2013 Kalendaro La proverboj
2012 Kalendaro La proverboj
2011 Kalendaro La proverboj