| -52 |
78 |
Amiko fidela estas trezoro plej bela |
| 1 |
1847 |
Ovo kokinon ne instruas |
| 2 |
191 |
Bone tiu sidas, al kiu la sorto ridas |
| 3 |
2 |
Afabla vorto pli atingas ol forto |
| 4 |
21 |
Al ĉiu sinjoro estu lia honoro |
| 5 |
2126 |
Pura konscienco estas plej granda potenco |
| 6 |
269 |
Ĉiu sezono kun sia bono |
| 7 |
1687 |
Nek pio por Dio, nek kapablo por diablo |
| 8 |
2224 |
Se en kor io sidas, vizaĝo perfidas |
| 9 |
2598 |
Vivo glate ne fluas, ĉiam batas kaj skuas |
| 10 |
2380 |
Ŝerce dirite, cele pensite |
| 11 |
296 |
De la volo la ordono pli efikas ol bastono |
| 12 |
526 |
En trankvila vetero ĉiu remas sen danĝero |
| 13 |
1220 |
Kuraĝa mieno antaŭ propra kameno |
| 14 |
1509 |
Memori pri mezuro en laboro kaj plezuro |
| 15 |
2283 |
Sen speso unua ne ekzistas la dua |
| 16 |
319 |
De ŝafo senlana eĉ lanero taŭgas |
| 17 |
656 |
Geedzoj en paco vivas en reĝa palaco |
| 18 |
1560 |
Mono publika estu fortika |
| 19 |
41 |
Al kuko kaj kaso ĉiam venas amaso |
| 20 |
397 |
Eĉ bagatelo povas servi al celo |
| 21 |
1067 |
Kiu ne riskas, tiu ne gajnas |
| 22 |
2188 |
Sako ne sonas, amiko ne konas |
| 23 |
936 |
Kion mi ne scias, tion mi ne envias |
| 24 |
1092 |
Kiu ripetas abunde, lernas plej funde |
| 25 |
140 |
Avarulo pagas duoble |
| 26 |
221 |
Ĉe tablo malplena babilo ne fluas |
| 27 |
487 |
En ĉiu brusto estas sia gusto |
| 28 |
1332 |
Li estas preskaŭ mia frato: nepo de kuzo de onklo de konato |
| 29 |
2312 |
Se vulpo pentofaras, gardu la kokidojn |
| 30 |
400 |
Eĉ el sub la tero aperas la vero |
| 31 |
107 |
Antaŭ la lango laboru la cerbo |
| 32 |
1827 |
Oni lekas la manon, sed celas la panon |
| 33 |
147 |
Barbo potenca, sed kapo sensenca |
| 34 |
1758 |
Ne venas honoro sen laboro |
| 35 |
30 |
Al hundo bastono al hom leciono |
| 36 |
181 |
Bona gloro pli valoras ol oro |
| 37 |
260 |
Ĉiu medalo du flankojn posedas |
| 38 |
1708 |
Nenia ago fariĝas sen pago |
| 39 |
1552 |
Mono estas reĝo, mono estas leĝo |
| 40 |
1888 |
Pensoj iras trans limo sen pago kaj timo |
| 41 |
1491 |
Mankas klapo en lia kapo |
| 42 |
2388 |
Ŝparu kiam bone, vi havos kiam bezone |
| 43 |
556 |
Fajro provas la oron, mizero la koron |
| 44 |
302 |
De malgranda kandelo forbrulis granda kastelo |
| 45 |
704 |
Ĝi tuŝas lin, kiel akvo anseron |
| 46 |
653 |
Gasto sen avizo estas agrabla surprizo |
| 47 |
452 |
El fremda poŝo oni pagas facile |
| 48 |
829 |
Kelktempa ĉeso ne estas forgeso |
| 49 |
450 |
El flamo sin eltiris, en fajron eniris |
| 50 |
1666 |
Ne hontu penti pri faro, hontu persisti en eraro |
| 51 |
2001 |
Pli valoras interkonsento, ol juĝa dokumento |
| 52 |
931 |
Kion jaroj ne donis, ofte minuto alportas |