| 1 |
775 |
Ju cerbo pli prudenta, des lango pli silenta |
| 2 |
1624 |
Ne demandu scienculon, demandu spertulon |
| 3 |
307 |
De nehavanto eĉ reĝo nenion ricevos |
| 4 |
2065 |
Post la fasto venas festo |
| 5 |
1791 |
Nur tiu ne eraras, kiu neniam ion faras |
| 6 |
2616 |
Volus kato fiŝojn, sed la akvon ĝi timas |
| 7 |
2479 |
Tro rapida akcelo ne kondukas al celo |
| 8 |
2379 |
Ŝatu amikon laŭ la dato de akiro |
| 9 |
376 |
Doni ovon, por ricevi bovon |
| 10 |
663 |
Granda nubo, malgranda pluvo |
| 11 |
2267 |
Sen gutoj malgrandaj maro ne ekzistus |
| 12 |
618 |
For konscienco, venos potenco |
| 13 |
2304 |
Se vi povas, profitu, sed aliajn ne incitu |
| 14 |
2262 |
Se ne plaĉas la najbaro, ne plaĉas lia faro |
| 15 |
38 |
Al kavo senfunda ŝtopado ne helpas |
| 16 |
850 |
Kiam kato promenas, la musoj festenas |
| 17 |
254 |
Ĉiu klopodu nur en sia metio, tiam al la urbo mankos nenio |
| 18 |
1647 |
Ne en unu tago elkreskis Kartago |
| 19 |
2277 |
Sen ordo en afero ne ekzistas prospero |
| 20 |
208 |
Cent jarojn silentis kaj subite sin prezentis |
| 21 |
1851 |
Pagas maljunaj jaroj por junaj eraroj |
| 22 |
493 |
En dom de pendigito pri ŝnuro ne parolu |
| 23 |
1911 |
Per tro multa varto malboniĝas la farto |
| 24 |
1418 |
Malamanto de faro estas amanto de kalendaro |
| 25 |
72 |
Amikeco aparte, ofico aparte |
| 26 |
580 |
Feliĉo leĝon ne obeas, subite naskiĝas, subite pereas |
| 27 |
1053 |
Kiu multe profitas, ankaŭ perdon ne evitas |
| 28 |
1110 |
Kiu tro alten rigardon direktas, tiu tre baldaŭ okulojn difektas |
| 29 |
724 |
Hodiaŭ festene, morgaŭ malplene |
| 30 |
1010 |
Kiu hundon mian batas, min mem ne tre ŝatas |
| 31 |
2401 |
Ŝuldo ne makulas, sed pagon postulas |
| 32 |
657 |
Granda doto kaj oro, sed mankas la koro |
| 33 |
987 |
Kiu donis garantion, tiu pagu la ŝuldon |
| 34 |
1748 |
Ne timu hundon bojantan, timu hundon silentan |
| 35 |
1768 |
Ne zorgu pri tio, kio estas ekster via scio |
| 36 |
2169 |
Ripetado estas plej bona lernado |
| 37 |
1916 |
Petolado sen mezuro ne kondukas al plezuro |
| 38 |
253 |
Ĉiuj milionoj konsistas el milonoj |
| 39 |
1987 |
Pli facile estas ne iri, ol tro malfrue reiri |
| 40 |
1282 |
La "tuj" de sinjoroj estas multe da horoj |
| 41 |
1156 |
Konscienco senmakula estas kuseno plej mola |
| 42 |
613 |
Foresto de ofendo estas plej bona defendo |
| 43 |
2529 |
Venas ĉagreno sen granda peno |
| 44 |
1026 |
Kiu kuraĝe aliras, facile akiras |
| 45 |
1270 |
Lango nenion atingas, se ĝin saĝo ne svingas |
| 46 |
1542 |
Mizero faras lerta, mizero faras sperta |
| 47 |
788 |
Ju pli da bruo, des malpli da ĝuo |
| 48 |
1990 |
Pli facile estas vilaĝon perdi, ol domon akiri |
| 49 |
155 |
Bato de frato estas sen kompato |
| 50 |
408 |
Eĉ malgranda muŝo ne estas sen buŝo |
| 51 |
62 |
Altan arbon batas la fulmo |
| 52 |
1239 |
Laboro finita ripozo merita |
| +1 |
2184 |
Saĝo barbon ne atendas |
| +2 |
1789 |
Nur pano kun fromaĝo, sed afabla vizaĝo |