| -53 |
1874 |
Pastro ŝafon ne prenas, ĝi hejmen revenas. |
| 1 |
1901 |
Per lango flatas, per mano batas. |
| 2 |
1614 |
Ne ĉiu aspiranto devas esti prenanto. |
| 3 |
61 |
Al sklavo mon ne estas savo, li ĉiam restas sklavo. |
| 4 |
1638 |
Ne ekzistas ofico sen benefico. |
| 5 |
1619 |
Ne ĉiu hundo bojanta estas hundo mordanta. |
| 6 |
2393 |
Ŝtelisto ŝteliston ne perfidas. |
| 7 |
500 |
En juneco logas, en maljuneco tedas. |
| 8 |
1818 |
Oni bonon forgesos, malbonon memoras. |
| 9 |
2436 |
Titolo sen mono sensignifa sono. |
| 10 |
581 |
Feliĉon oni ne heredas nek cedas. |
| 11 |
1724 |
Ne povas ĉiu homo esti pap en Romo. |
| 12 |
182 |
Bona ideo venas post la pereo. |
| 13 |
164 |
Bela per vizaĝo, sed ne bela per saĝo. |
| 14 |
2422 |
Tempo venos, zorgon prenos. |
| 15 |
1126 |
Kiu volas mensogi, devas bone memori. |
| 16 |
2094 |
Pripensu malrapide kaj agu decide. |
| 17 |
1841 |
Ora ŝlosilo ĉiun pordon malfermas. |
| 18 |
423 |
Eĉ ŝtipo estos bela, se vi ĝin ornamos. |
| 19 |
1557 |
Mono odoron ne havas, sian devenon ne diras. |
| 20 |
413 |
Eĉ per dolĉa kuko vi min ne allogos. |
| 21 |
825 |
Kastel en aero malsato sur tero. |
| 22 |
2464 |
Troa petolo estas danĝera por la kolo. |
| 23 |
1446 |
Maljunaj jaroj, sed ne saĝaj faroj. |
| 24 |
2538 |
Venkas ne forto, venkas la sorto. |
| 25 |
356 |
Dio puni deziras, li la saĝon fortiras. |
| 26 |
1886 |
Pelu mizeron tra l pordo, ĝi revenos tra l fenestro. |
| 27 |
2617 |
Vort en ĝusta momento faras pli ol arĝento. |
| 28 |
903 |
Kio bone aspektas, tion ĉiu elektas. |
| 29 |
684 |
Ĝi estas kiel mustardo post la manĝo. |
| 30 |
2097 |
Pro amo al la kandelo kato lekas la kandelingon. |
| 31 |
693 |
Ĝi fariĝis por mi osto en la gorĝo. |
| 32 |
2143 |
Restas nek konsilo, nek konsolo. |
| 33 |
2301 |
Se vi faros vin ŝafo, la lupoj vin manĝos. |
| 34 |
763 |
Inter kornikoj ne konvenas predikoj. |
| 35 |
2533 |
Venas prudento post la ĝusta momento. |
| 36 |
1060 |
Kiu ne krimas, tiu ne timas. |
| 37 |
182 |
Bona ideo venas post la pereo. |
| 38 |
193 |
Bongusta peco longe ne atendas. |
| 39 |
1295 |
Leĝo estas bona, se advokato ĝin helpas. |
| 40 |
1475 |
Malsaĝulo malpacigis kaj dek saĝuloj repacigi ne povas. |
| 41 |
976 |
Kiu ĉasas du leporojn, kaptas neniun. |
| 42 |
1410 |
Lumo fariĝos, kulpulo troviĝos. |
| 43 |
2342 |
Sperta mano ne restas sen pano. |
| 44 |
737 |
Honoro ne donas, kion stomako bezonas. |
| 45 |
968 |
Kiu avidas pli bonan, perdas plej bezonan. |
| 46 |
2258 |
Se ne estus "se" kaj "tamen", mi al ĉio dirus amen. |
| 47 |
799 |
Ju pli oni posedas, des pli oni avidas. |
| 48 |
2011 |
Ploranton ni evitas, ridanton ni imitas. |
| 49 |
1861 |
Parenc al parenco ne malhelpas intence. |
| 50 |
264 |
Ĉiu persono kun sia bezono. |
| 51 |
2568 |
Virina rideto pli kaptas ol reto. |
| 52 |
1168 |
Kontentigi ĉiujn eĉ anĝelo ne povas. |
| +1 |
1932 |
Plej granda potenco kuŝas en la komenco. |
| +2 |
1304 |
Lernu juna, por esti saĝa maljuna. |