| -52 |
1470 |
Malsaĝulo diris vorteron, saĝulo komprenas la tutan aferon. |
| 1 |
250 |
Ĉiu havas sian vermon. |
| 2 |
1610 |
Ne ĉio brilanta estas diamanto. |
| 3 |
1702 |
Ne mia estas la ĉevalo, min ne tuŝas ĝia falo. |
| 4 |
2610 |
Volanta kruro ne laciĝas de kuro. |
| 5 |
1883 |
Pekon serĉi oni ne bezonas. |
| 6 |
1076 |
Kiu okazon forŝovas, ĝin jam ne retrovas. |
| 7 |
1114 |
Kiu tro multe deziras, nenion akiras. |
| 8 |
1313 |
Li atendas kaj plendas kaj denove atendas. |
| 9 |
2138 |
Regna kaso — bona ĉaso. |
| 10 |
230 |
Ĉio havas sian sed kaj se. |
| 11 |
1967 |
Pli bone estas reiri, ol perdi la vojon. |
| 12 |
2284 |
Se okulo ne atentas, dorso eksentas. |
| 13 |
925 |
Kio min ne tuŝas, kuŝu kiel kuŝas. |
| 14 |
1528 |
Mi hejme sidis, nenion vidis. |
| 15 |
1246 |
La dorm estas bona, se mankas la mono. |
| 16 |
2108 |
Promeso estas larĝa, plenumo estas ŝarĝa. |
| 17 |
622 |
Formeti la aferon en la keston de forgeso. |
| 18 |
1485 |
Malsato donas spriton. |
| 19 |
2163 |
Rido matene — ploro vespere. |
| 20 |
1030 |
Kiu langon ne tenas, mem sin malbenas. |
| 21 |
1776 |
Nin instruas eraro, kiun faras najbaro. |
| 22 |
1681 |
Nek helpeble, nek konsileble. |
| 23 |
119 |
Arbo krakanta venton ne timas. |
| 24 |
1912 |
Per unu ŝtono oni du ĵetojn ne faras. |
| 25 |
2293 |
Servo ne petita ne estas merita. |
| 26 |
959 |
Kiu agas afable, vivas agrable. |
| 27 |
893 |
Kie regas konkordo, regas ordo. |
| 28 |
1819 |
Oni donacas por speso kaj laborigas por spesmilo. |
| 29 |
428 |
Edziĝo najbara garantias de eraro. |
| 30 |
1641 |
Ne ekzistas terno sen nazo nek fakto sen bazo. |
| 31 |
1836 |
Oni priŝtelas ne riĉulon, sed sengardulon. |
| 32 |
769 |
Iom da malvero ne estas danĝero. |
| 33 |
2218 |
Se devigas neceso, faru kun kareso. |
| 34 |
1143 |
Komenci per flato kaj fini per bato. |
| 35 |
1399 |
Li vorton en la poŝo ne serĉas. |
| 36 |
1561 |
Monto gravediĝis, muso naskiĝis. |
| 37 |
333 |
Diablo ne ĉiam unu pordon sieĝas. |
| 38 |
2448 |
Traflugis anĝelo preter orelo. |
| 39 |
1723 |
Ne por lupo estas supo. |
| 40 |
853 |
Kiam pasanto jam trinkis, li la puton insultas. |
| 41 |
1669 |
Ne iru al fremda anaro kun via regularo. |
| 42 |
1362 |
Li loĝas tie, kien eĉ birdo ne flugas. |
| 43 |
2365 |
Sur arbon kliniĝintan saltas la kaproj. |
| 44 |
196 |
Bovidon mi atendis, infanon Dio sendis. |
| 45 |
2008 |
Pli valoras tuj ovo, ol poste bovo. |
| 46 |
802 |
Ĵeti perlojn antaŭ la porkojn. |
| 47 |
982 |
Kiu devas, tiu povas. |
| 48 |
2070 |
Post sufero venas prospero. |
| 49 |
1186 |
Kontraŭ nehavo eĉ juĝo silentas. |
| 50 |
2409 |
Tago aranĝas, tago ŝanĝas. |
| 51 |
565 |
Fari al iu ursan kareson. |
| 52 |
1935 |
Plej kuirita kampulo ĉiam restos krudulo. |
| 53 |
1244 |
Laboro lacigas, sed akiro ĝojigas. |
| +1 |
682 |
Ĝi estas ankoraŭ pasero en aero. |
| +2 |
1437 |
Malfeliĉo venas rajde, foriras piede. |
| +3 |
2557 |
Vi amas preni, amu redoni. |