Nederlands

Proverboj en esperanto: klarigoj

Mi kolektis la proverbojn el pluraj libroj kiuj aperis ĉu en esperanto, ĉu en pluraj lingvoj samtempe. La proverbojn mi arigis en tiu ĉi kolekto. Mi provis laŭeble unuece trakti ĉiujn librojn kaj proverbojn.

La bazo

Mi metis emfazon al la esperantaj proverboj. Tiuj ĉiel funkcias kiel bazo.

Ĉiu proverbo havas apartan paĝon kun tiu proverbo, kaj kun referenco(j) en pluraj kategorioj:

La numeroj

Ĉiu proverbo havas  unikan identigan numeron , kiel la teksto tie ĉi kun alia fon-koloro, kaj kiel ligilon. Ĉiam vi trovas kun proverbo ankaŭ la koncernan numeron, ĉu en la paĝo kun la proverbo, ĉu en la listoj kun proverboj.

La numerojn mi asignis jene:

  1. Unue la 2630 proverboj el la Proverbaro esperanta ricevis sian numeron el tiu libro (laŭ la re-eldono el 1974).
    Tamen en mia listo tiu serio da proverboj ne havas rekte sinsekvan vicon da numeroj. Kelkloke numeroj transsaltas proverbojn (kaj reen). Tio ŝuldiĝas al la fakto ke mia alfabeta ordigo estas alia ol tiu en la libro: spacoj por mi validas kiel simbolo (kaj venas antaŭ ĉiuj literoj), en la proverbaro spacoj estas komplete neglektataj.
  2. Poste mi traktis ĉiun unuopan libron sinsekve. Se ne estis iu speciala ordigo aŭ sinsekvo (ekz. alfabete laŭ la franca proverbo), mi alfabete ordigis la proverbojn. Post tio mi simple asignis la unuan liberan numeron al nova proverbo.

Tial la listo de proverboj unue havis pli-malpli laŭordan sinsekvon, kaj poste estis intermetitaj pli altaj numeroj. Feliĉe interreta teĥniko ebligas facilan interligadon inter tiuj paĝoj. [ridetanto] En aparta listo mi faris listeton de proverbo-numeroj laŭ fontoj.

Listoj

La proverboj en ĉi tiu retejo aperas en pluraj listoj:

Fontoj

Fontoj de la proverboj troviĝas inter [krampoj rektaj], kaj estas ligiloj al la priskribo de la koncerna fonto. Se fonto numerigis proverbojn, mi metis tiun numeron post streketo (sed inter la [krampoj]), kiel ligilo al la paĝo kun ĝuste tiu proverbo.

Ekzemplo

1 [zam-1191.02] Abelujon ne incitu, amason ne spitu.

En la supra ekzemplo vi povas vidi jenajn informojn:

Alfabetoj

Litero "a" Alfabetaj listoj havas, kiel kutime en mia retejo, serion da butonetoj kun la koncernaj literoj supre sur la paĝoj.

Sur paĝoj en esperanto aperas la kutimaj 28 esperantaj literoj (kaj sekve ekzistas ĉiuj ligitaj 28 paĝoj), eĉ se iu(j) litero(j) (aŭ paĝo(j)) havas neniun proverbon.

En la paĝoj en ĉiuj aliaj lingvoj aperas nur la baza 26-litera latina alfabeto, eĉ se por la koncerna lingvo oni kutime uzas plia(j)n litero(j)n (ekz. kun supersigno), aŭ kontraŭe eĉ iujn literojn ne uzas.

La alfabetoj en la haveblaj lingvoj troviĝas ĉiuj kune sur alia paĝo.

Aliaj retejoj

Esperantaj proverboj estas troveblaj ankaŭ en kelkaj aliaj retejoj. Mi faris apartan liston de la retejoj kaj dokumentoj kiujn mi trovis.