| 1 | Abelujon ne incitu, amason ne spitu |
| 2 | Afabla vorto pli atingas ol forto |
| 3 | Agrabla estas gasto, se ne longe li restas |
| 4 | Aĝo maljuna ne estas oportuna |
| 5 | Aĝo tro matura ne estas plezura |
| 6 | Akiro kaj perdo rajdas duope |
| 7 | Akvo bolas, murmuras, sed fine ĝi kuras |
| 8 | Akvo kaj pano servas al sano |
| 9 | Akvo kura akvo pura |
| 11 | Akvo silenta subfosas la bordon |
| 12 | Akvo trankvila estas akvo danĝera |
| 10 | Akvon senmovan kovras putraĵo |
| 13 | Al amiko nova ne fidu sen provo |
| 14 | Al bona ĉasisto iras mem la besto |
| 15 | Al ĉevalo donacita oni buŝon ne esploras |
| 16 | Al ĉiu besto plaĉas ĝia nesto |
| 17 | Al ĉiu frato lian parton |
| 18 | Al ĉiu konvenas, kio al li apartenas |
| 19 | Al ĉiu sanktulo apartan kandelon |
| 20 | Al ĉiu sia propra estas ĉarma kaj kara |
| 21 | Al ĉiu sinjoro estu lia honoro |
| 22 | Al Dio plaĉu, sed sur diablon ne kraĉu |
| 23 | Al Dio servu, diablon rezervu |
| 24 | Al du sinjoroj samtempe oni servi ne povas |
| 25 | Al farun' malbonspeca ne helpos la spico |
| 26 | Al feliĉulo eĉ koko donas ovojn |
| 27 | Al fiŝ' kuirita jam akvo ne helpos |
| 28 | Al glacio printempa kaj al amiko tro nova ne fidu |
| 29 | Al grandaj sinjoroj grandaj honoroj |
| 30 | Al hundo bastono al hom' leciono |
| 38 | Al kavo senfunda ŝtopado ne helpas |
| 39 | Al kokino la ovo lecionojn ne donu |
| 40 | Al koro penetro per okula fenestro |
| 41 | Al kuko kaj kaso ĉiam venas amaso |
| 42 | Al la afero! |
| 43 | Al la buŝo de "oni" neniu povas ordoni |
| 44 | Al la fiŝo ne instruu naĝarton |
| 45 | Al la malamik' en kuro faru ponton kun plezuro |
| 46 | Al la papero ne mankas tolero |
| 47 | Al li ne mankas defendo kontraŭ ofendo |
| 48 | Al loko dolora ni manon etendas, al loko ĉarma okulojn ni sendas |
| 49 | Al malriĉulo infanoj ne mankas |
| 50 | Al malriĉulo ovo kiel al riĉulo bovo |
| 51 | Al malsaĝulo ne helpas admono, nur bastono |
| 52 | Al mono kaj forto humiliĝas la sorto |
| 55 | Al pec' pecon algluas, kiu neston konstruas |
| 56 | Al porko Dio kornojn ne donas |
| 57 | Al posedanto de metio mankas nenio |
| 59 | Al promeso oni ne kredas kredu, kiu posedas |
| 60 | Al protekto kaj forto helpas la sorto |
| 61 | Al sklavo mon' ne estas savo, li ĉiam restas sklavo |
| 63 | Al tiu ĉio cedas, kiu monon posedas |
| 64 | Al venko rajto venas, se ĝin forto subtenas |
| 65 | Al vi ne plaĉis sitelo, laboru per martelo |
| 66 | Al vi oni predikas, kaj nin oni pikas |
| 35 | Alia tempo, aliaj moroj |
| 36 | Alia urbo, alia moro |
| 31 | Aliaj domoj, aliaj homoj |
| 33 | Aliaj tempoj, aliaj moroj |
| 32 | Aliajn gvidas kaj mem ne vidas |
| 34 | Alian ne mallaŭdu, vin mem ne aplaŭdu |
| 37 | Aliloka ĉielo estas sama ĉielo |
| 53 | Almozoj ne malriĉigas |
| 54 | Almozpetanto sinĝena restas kun sako malplena |
| 58 | Alpremi iun al muro |
| 62 | Altan arbon batas la fulmo |
| 67 | Amaso da fianĉoj, sed la ĝusta ne venas |
| 68 | Amaso da mono kaj titolo de barono |
| 69 | Ambaŭ floroj de samaj valoroj |
| 70 | Ameno diablon ne forpelas |
| 71 | Amikeco aparte, afero aparte |
| 72 | Amikeco aparte, ofico aparte |
| 73 | Amiko de amiko estas ankaŭ amiko |
| 74 | Amiko en ĝojo kaj malĝojo |
| 75 | Amiko en ĝojo kaj ploro |
| 76 | Amiko estas kara, sed mi mem estas pli kara |
| 77 | Amiko estas kara, sed vero pli kara |
| 78 | Amiko fidela estas trezoro plej bela |
| 79 | Amiko intimulo |
| 80 | Amikon karesu, sed kalkuli ne forgesu |
| 81 | Amikon montras malfeliĉo |
| 82 | Amikon ŝatu, malamikon ne batu |
| 83 | Amo estas forta, sed mono pli forta |
| 84 | Amo faras ion, mono ĉion |
| 85 | Amo kaj ĵaluzo estas gefratoj |
| 86 | Amo kaj puno loĝas komune |
| 87 | Amo pli kora, disiĝo pli dolora |
| 88 | Amo supermezura ne estas plezura |
| 89 | Amu Antonon, sed gardu vian monon |
| 90 | Amu domon novan kaj amikon malnovan |
| 91 | Amu edzinon plej kore, sed tenu ŝin bonmore |
| 92 | Animo al paradizo deziras, sed pekoj retiras |
| 94 | Ankaŭ al ni la suno eklumos |
| 93 | Ankaŭ al nia nesto venos iam la festo |
| 95 | Ankaŭ diablo tondron suferos |
| 96 | Ankaŭ la lupon atingos la sorto |
| 97 | Ankaŭ por diablo tondro ekzistas |
| 98 | Ankoraŭ Dio ne dormas |
| 99 | Ankoraŭ la ezoko ne estas sur la hoko |
| 100 | Ankoraŭ la gajno ne estas en la mano |
| 101 | Ankoraŭ multe vi kuros, ĝis vi alkuros |
| 102 | Ankoraŭ neniu evitis la sorton |
| 103 | Ankoraŭ neniu plaĉis al ĉiu |
| 104 | Antaŭ ĉio zorgu oficon plezuro atendos sian vicon |
| 107 | Antaŭ la lango laboru la cerbo |
| 108 | Antaŭ mortigo de urso ne vendu ĝian felon |
| 109 | Antaŭ okuloj ne staras, doloron ne faras |
| 111 | Antaŭ tima okulo potenciĝas eĉ kulo |
| 112 | Antaŭ vespero ne estu fiera |
| 105 | Antaŭe intencu kaj poste komencu |
| 106 | Antaŭe kion vi devas, poste kion vi volas |
| 110 | Antaŭparolo liberigas de postparolo |
| 113 | Aperas prudento, kiam pasis la momento |
| 114 | Aprila vetero trompa aero |
| 115 | Apud plena manĝotablo ĉiu estas tre afabla |
| 116 | Apud propra domo ŝtelisto ne ŝtelas |
| 117 | Aranĝite, ordigite |
| 118 | Arbaro aŭdas, kampo vidas |
| 119 | Arbo krakanta venton ne timas |
| 120 | Atakis lin horo malsaĝa |
| 121 | Atakis teruro, ektremis la kruro |
| 122 | Atendi bonan veteron kaj laman kurieron |
| 125 | Atendi sur tero, ĝis sekiĝos la rivero |
| 123 | Atendis, atendis, ĝis lin ĉerko etendis |
| 124 | Atendis, meditis, ĝis en tombon englitis |
| 126 | Atendu min antaŭ la domo de mia pranepo |
| 127 | Atentu! |
| 128 | Atesto de matureco |
| 129 | Atingi la vesperon de sia vivo |
| 130 | Aŭ ĉio, aŭ nenio |
| 131 | Aŭ festene, aŭ malplene |
| 132 | Aŭ festo, aŭ fasto |
| 133 | Aŭ kuseno sub ripo, aŭ bato per vipo |
| 134 | Aŭ ministran postenon, aŭ pundoman katenon |
| 135 | Aŭ plej riĉa stato, aŭ plena malsato |
| 136 | Aŭskultas prudente, kiu aŭskultas atente |
| 137 | Aŭskulti kiel ĥinan predikon |
| 138 | Avarulo avaras, heredantoj malŝparas |
| 139 | Avarulo kaj porko estas bonaj post la morto |
| 140 | Avarulo pagas duoble |
| 141 | Azen' al azeno riproĉas malsaĝon |
| 142 | Azenon komunan oni batas plej multe |