Mi kolektis la proverbojn el
pluraj libroj kiuj aperis ĉu unulingve (en esperanto),
ĉu en pluraj lingvoj (inter kiuj esperanto).
La proverbojn mi arigis en tiu ĉi kolekto.
Mi provis laŭeble unuece trakti ĉiujn librojn kaj proverbojn.
La bazo
Mi metis emfazon al la esperantaj proverboj. Tiuj ĉiel funkcias kiel bazo.
La proverboj
Ĉiu esperanta proverbo havas apartan paĝon kun tiu proverbo, kaj
kun referenco(j) en pluraj kategorioj:
Fonto(j) En tiu parto vi trovas la referencojn al
la libro(j) en kiu aperas
la proverbo, kaj al la paĝo(j) kie aperas alfabete ĉiuj proverboj el tiu(j)
libro(j).
Laŭtema(j) referenco(j) Tie ĉi vi trovas la referencojn al eventualaj temaj listigoj.
Tiuj temaj referencoj aŭ aperis en la koncerna(j) fonto(j),
aŭ estas kompilitaj de mi mem.
Parenca(j) proverbo(j) Sub tiu rubriko mi mencias proverbojn kun pli-malpli sama
senco sed (iom) alia vortumo, kaj proverboj kiuj havas alian sed tamen parencan
signifon (ekz. precize kontraŭan).
Traduko(j) Plie mi aperigas la traduko(j)n de la proverbo, se havebla(j).
Tradukoj povas esti prenitaj el iu(j) fonto(j),
sed estas ankaŭ tradukoj el aliaj libroj.
En la nuna momento ankoraŭ aperas nur kelkaj nederlandaj tradukoj, sed tio
iam ŝanĝiĝos.
La numeroj
Ĉiu proverbo ricevis de mi unikan
identigan numeron.
La numero aperas (titole) en la paĝo kun la koncerna proverbo.
Plie la identiga numero aperas
en ĉiuj aliaj lokoj en kiuj troviĝas referencoj al la proverbo (paĝoj de aliaj proverboj, listoj).
Ĉiam en tiuj referencaj kazoj la numero aperas kiel la teksto tie
ĉi kun alia fon-koloro, kaj kiel ligilo.
La numerojn mi asignis jene:
Unue la 2630 proverboj el la Proverbaro
esperanta ricevis sian numeron el tiu libro
(laŭ la eldono el 1974). Tamen en mia listo tiu serio da proverboj
ne havas rekte sinsekvan vicon da numeroj. Kelkloke numeroj
transsaltas proverbojn (kaj reen). Tio ŝuldiĝas al la fakto
ke mia alfabeta ordigo
estas alia ol tiu en la libro: spacoj por mi validas kiel simbolo
(kaj venas antaŭ ĉiuj literoj), en la proverbaro
spacoj estas komplete neglektataj.
La kvin "duoblaĵoj" (pliaj proverboj ĉe tri numeroj)
el tiu libro aperas post tio kun la numeroj 2631 ĝis 2635.
Poste mi traktis ĉiun unuopan libron sinsekve. Se ne estis iu
numerigo, speciala ordigo aŭ sinsekvo (ekz. alfabete laŭ la franca proverbo),
mi alfabete ordigis la proverbojn.
Post tio mi simple asignis la unuan liberan numeron al ĉiu nova proverbo.
Tial la listo de proverboj unue havis pli-malpli laŭordan sinsekvon,
kaj poste estis intermetitaj pli altaj numeroj.
Feliĉe interreta teĥniko ebligas facilan interligadon inter tiuj
paĝoj.
En aparta listo mi faris listeton de proverbo-numeroj laŭ fontoj.
Listoj
La proverboj en ĉi tiu retejo aperas en pluraj listoj:
Ĉiuj proverboj, alfabetigitaj
laŭ unua(j) vorto(j).
Unu paĝo por ĉiu litero de la alfabeto.
Kiel unua vorto en proverbo mi ĉiam prenis la (unuan) vorton
kun majusklo (tio foje gravas, almenaŭ en la
nederlanda).
Ĉiuj ĉefaj vortoj
kiuj aperas en la proverboj.
Por faciligi la trovon de iu ajn proverbo laŭ ajna vorto kiu
enestas en ĝi, aperas en la retejo ĉiuj unuopaj vortoj
(radikoj & afiksoj, vidu poste).
Ĉiu vorto havas propran paĝon.
En tiuj paĝoj aperas ĉiuj proverboj en kiuj aperas
la vorto de tiu paĝo.
Estas referencoj al ĉiuj literoj
de la alfabeto; tiuj paĝoj arigas la troveblajn
vortojn kun la sama komenca litero.
Plie la (alfabete plej proksimaj) vortoj kun la sama
komenca litero aperas paĝosupre.
Fine de la listo de proverboj aperas ankoraŭ referencoj
al aliaj vortoj kiuj (laŭ mi) havas iun rilaton kun la vorto
de la paĝo (ekz.
Best/o,
Leon/o kaj
Bird/o;
aŭ specialaj kategorioj kiaj
pronomoj).
La grava parto de tiuj paĝoj kun ĉefaj vortoj estas
kompreneble la proverboj kun tiu sama vorto.
Por ne tro kompliki la aferon mi arigis laŭ radikoj (kaj afiksoj).
La; eventuala(j) alia(j) artikolo(j)
(en la nederlanda ne aperas la artikolo een,
sed ja la numeralo één!).
En esperanto ankaŭ:
Est/i;
~Ant/; ~Int/; ~Ont/;
~At/; ~It/; ~Ot/.
La ĉi-supre menciitaj du listo-kategorioj aperas ne nur en esperanto,
sed ankaŭ en la nederlanda.
Poste aldoniĝos aliaj lingvoj, laŭ miaj konoj
aŭ la konoj de homoj kiuj proponas al mi sian kunlaboron.
Por ĉiu libro traktita, aperas minimume la alfabetaj listoj de proverboj
kiujn mi prenis el tiu libro
(kiel ekz. de la Proverbaro esperanta).
Tiuj alfabetaj listoj aperas por ĉiu(j)
lingvo(j) de la libro aparte.
Laŭbezone kaj laŭeble mi aldonas al tiuj alfabetaj listoj
ankaŭ alia(j)n listo(j)n. Tiel mi faris i.a.
alfabetan kaj
numeran temo-listojn por la
Proverbaro esperanta.
En la kazo de libro en kiu la proverboj (aŭ temoj) aperas numeritaj,
mi aldonas ankaŭ listo(j)n
kun la numeroj, dividite laŭ centoj.
Fontoj
Mi transprenis (esperantajn) proverbojn
nur el iam papere aperintaj proverbaroj.
Ĉiu tia libro estas menciita en tiu ĉi retejo kiel "fonto".
La referencoj al tiuj libroj havas iom verdan fonon.
Fontoj de la proverboj
estas indikitaj per tri-literaj kodoj inter [krampoj rektaj], kaj estas
ligiloj al la priskribo de la koncerna fonto.
Se fonto numerigis proverbojn, mi metis tiun numeron post streketo
(sed inter la [krampoj]), kiel ligilo al la paĝo kun ĝuste
tiu proverbo.
Alfabetaj listoj havas, kiel kutime en mia retejo, serion da butonetoj
kun la koncernaj literoj supre sur la paĝoj.
Sur paĝoj en esperanto
aperas la kutimaj 28 esperantaj literoj (kaj sekve ekzistas ĉiuj
ligitaj 28 paĝoj), eĉ se iu litero aŭ paĝo
havas neniun proverbon (aŭ alian eron).
En la paĝoj en aliaj latin-literaj lingvoj eblas ke aperas nur la baza
26-litera latina alfabeto.
Sed tio estas nur por lingvoj de kiuj ne aperas proverboj.
Ĉar por la lingvoj kiuj estas pli vaste uzataj en
tiu ĉi proverbaro (do: kun proverboj), mi volas laŭeble
sekvi la kutimon por tiu lingvo.
Do povas okazi ke en unu lingvo literoj kun supersignoj aperas inter
la literoj sen supersignoj, dum en alia lingvo la literoj kun
supersigno havas apartan paĝon.
Listoj en ne-latinaj alfabetoj ankoraŭ ne
ekzistas en tiu ĉi retejo. Probable tio iam ŝanĝiĝos;
tiu punkto estas cetere solvebla per la sama maniero kiel ĉe la
latin-literaj lingvoj.
La alfabetoj en la haveblaj lingvoj troviĝas
ĉiuj kune sur alia paĝo.