Proverbaro esperanta: Temo: Pasemeco

300 [zam-637.06] De majesta ĝis ridinda estas nur unu paŝo
724 [zam-637.03] Hodiaŭ festene, morgaŭ malplene
725 [zam-637.04] Hodiaŭ forto, morgaŭ morto
1505 [zam-636.01] Matenas, vesperas — kaj tago malaperas
1605 [zam-499.01] Ne ĉiam daŭras malbona vetero, ne ĉiam daŭras homa sufero
2409 [zam-637.01] Tago aranĝas, tago ŝanĝas
2411 [zam-637.02] Tago tagon sekvas, sed ne similas
2578 [zam-637.05] Vitro kaj feliĉo ne estas fortikaj