| 41 | Al kuko kaj kaso ĉiam venas amaso |
| 61 | Al sklavo mon' ne estas savo, li ĉiam restas sklavo |
| 213 | Ĉe botisto la ŝuo estas ĉiam kun truo |
| 224 | Ĉe vulpoj ĉiam naskiĝas nur vulpoj |
| 333 | Diablo ne ĉiam unu pordon sieĝas |
| 527 | En unu sako du katoj, ĉiam mordoj kaj gratoj |
| 587 | Fianĉiĝis por ĉiam ligiĝis |
| 868 | Kie ajn rano iras, ĝi ĉiam marĉon sopiras |
| 993 | Kiu forton ne havas, ĉiam malpravas |
| 1250 | La forestanto ĉiam estas malprava |
| 1280 | La tempo ĉiam malkaŝas la veron |
| 1431 | Malfeliĉoj kaj batoj venas ĉiam kun fratoj |
| 1566 | Mordantaj hundoj kuras ĉiam kun vundoj |
| 1583 | Muso la katon ĉiam ofendis |
| 1588 | Naskiĝu, edziĝu kaj mortu ĉiam monon alportu |
| 1605 | Ne ĉiam daŭras malbona vetero, ne ĉiam daŭras homa sufero |
| 1606 | Ne ĉiam estas festo, venos ankaŭ fasto |
| 1607 | Ne ĉiam estas sankta Johano |
| 1608 | Ne ĉiam per aĝo mezuriĝas la saĝo |
| 1775 | Nin ĉiam ravas, kion ni ne havas |
| 1793 | Nutru lupon plej sate, li ĉiam serĉas arbaron |
| 1935 | Plej kuirita kampulo ĉiam restos krudulo |
| 2082 | Prenu kiel vi volas, la poto ĉiam bolas |
| 2112 | Pronomoj "mia" "min" kaj "mi" en mondo reĝas ĉiam tri |
| 2234 | Se kalumnio eĉ pasas, ĝi ĉiam ion lasas |
| 2480 | Tro rapida edziĝo porĉiama kateniĝo |
| 2504 | Unu fojon ŝtelis pomon kaj perdis por ĉiam honestan nomon |
| 2502 | Unufoje ŝtelinta restas ĉiam ŝtelisto |
| 2598 | Vivo glate ne fluas, ĉiam batas kaj skuas |