| 51 | Al malsaĝulo ne helpas admono, nur bastono |
| 224 | Ĉe vulpoj ĉiam naskiĝas nur vulpoj |
| 254 | Ĉiu klopodu nur en sia metio, tiam al la urbo mankos nenio |
| 300 | De majesta ĝis ridinda estas nur unu paŝo |
| 417 | Eĉ plej nigra bovino donas lakton nur blankan |
| 435 | Edzo kaj edzino estas nur unu |
| 628 | Forveturis malsaĝa, revenis nur pli aĝa |
| 1097 | Kiu sentas ploras, kiu vidas nur ridas |
| 1115 | Kiu tro pelas, nur malakcelas |
| 1288 | Laŭdu tagon nur vespere |
| 1356 | Li havis viandon, mi havis nur oston li havis la ĝuon, mi pagis la koston |
| 1396 | Li vidas nur ĝis la pinto de sia nazo |
| 1395 | Liveru nur panon, manĝontoj sin trovos |
| 1660 | Neĝo kaŝas nur ĝis printempo |
| 1789 | Nur pano kun fromaĝo, sed afabla vizaĝo |
| 1790 | Nur suferinto ŝatas feliĉon |
| 1791 | Nur tiu ne eraras, kiu neniam ion faras |
| 1846 | Oro nur fingron eksvingas kaj ĉion atingas |
| 2032 | Por malfrua gasto restas nur osto |
| 2091 | Pri la ŝtrumpa truo scias nur la ŝuo |
| 2252 | Se muso nur unu truon disponas, ĝi baldaŭ la vivon fordonas |
| 2257 | Sendito nur portas; kion oni ordonis, li raportas |
| 2278 | Senpaga estas nur la morto, sed ĝi kostas la vivon |
| 2354 | Stomako malsata nur pri pano meditas |
| 2364 | Superpinte nur tuŝinte |
| 2367 | Sur ĉiu flanko nur manko kaj manko |
| 2481 | Tro rapida faro estas nur baro |