| 30 | Al hundo bastono al hom' leciono |
| 31 | Aliaj domoj, aliaj homoj |
| 199 | Brava homo en sia domo |
| 349 | Dio ne perfidas, se homo lin fidas |
| 352 | Dion kolerigis, homojn ridigis |
| 498 | En infano vidiĝas, kia homo fariĝos |
| 505 | En la propra sia domo ĉiu estas granda homo |
| 537 | Esti anĝelo inter homoj, sed satano en la domo |
| 550 | Estu saĝa homo en via propra domo |
| 601 | Fiŝo serĉas dronon, homo serĉas bonon |
| 602 | Fiŝo serĉas profundon, homo serĉas abundon |
| 729 | Hom' malesperas, Dio aperas |
| 730 | Homo bagatelema |
| 731 | Homo esperas, morto aperas |
| 732 | Homo fidas, feliĉo decidas |
| 733 | Homo lernas la tutan vivon |
| 734 | Homo pafas, Dio trafas |
| 735 | Homo proponas, Dio disponas |
| 736 | Homo senpeka neniam ekzistis |
| 741 | Hundo bojas, homo vojas |
| 781 | Ju homo pli fiera, des puno pli severa |
| 834 | Kia estas la homo, tia estas lia nomo |
| 840 | Kia la homo, tia lia nomo |
| 919 | Kiom da homoj, tiom da gustoj |
| 1075 | Kiun vesto ornamas, tiun homoj ekamas |
| 1153 | Koniĝas birdo laŭ flugo kaj homo laŭ ago |
| 1170 | Kontentulo estas pli feliĉa, ol homo plej riĉa |
| 1178 | Kontraŭ homo fiera Dio estas severa |
| 1184 | Kontraŭ muŝoj bravulo, kontraŭ homoj timulo |
| 1219 | Kuraĝa homo en sia domo |
| 1272 | La plej danĝera homo malbona in' en domo |
| 1241 | Laboro homon nutras, sen laboro li putras |
| 1289 | Laŭ la agoj de l' homo estas lia nomo |
| 1328 | Li estas homo sperta kaj lerta |
| 1529 | Mi konas miajn homojn |
| 1599 | Ne beligas loko homon, sed homo la lokon |
| 1605 | Ne ĉiam daŭras malbona vetero, ne ĉiam daŭras homa sufero |
| 1637 | Ne ekzistas naiva vulpo, ne ekzistas homo sen kulpo |
| 1724 | Ne povas ĉiu homo esti pap' en Romo |
| 1759 | Ne venas mont' al monto, sed homo homon renkontas |
| 1881 | Peko kaj eraro estas ecoj de l' homaro |
| 1959 | Pli bona homo sen mono, ol mono sen homo |
| 1966 | Pli bone estas havon fordoni, ol kun homoj malpaci |
| 2100 | Pro homo fiera ĝojas infero |
| 2176 | Rusto manĝas la feron, kaj zorgo la homon |
| 2199 | Sanktfigurojn ornamas kaj homojn malamas |
| 2230 | Se homoj mankas, infano ankaŭ estas homo |
| 2260 | Se ne la "se" malfeliĉa, mi estus nun homo plej riĉa |
| 2362 | Suferoj sufokas kaj homoj mokas |
| 2486 | Troviĝas bonaj homoj en la mondo |
| 2554 | Vesto homon prezentas |