| 2 | Afabla vorto pli atingas ol forto |
| 52 | Al mono kaj forto humiliĝas la sorto |
| 60 | Al protekto kaj forto helpas la sorto |
| 64 | Al venko rajto venas, se ĝin forto subtenas |
| 83 | Amo estas forta, sed mono pli forta |
| 170 | Bezono estas plej forta ordono |
| 256 | Ĉiu kreas sian forton, ĉiu forĝas sian sorton |
| 329 | Deziro tre granda, sed mankas la forto |
| 355 | Dio punas laŭ la fortoj |
| 517 | En propra angulo ĉiu estas fortulo |
| 522 | En sia korto ĉiu kok' estas forta |
| 625 | Forte sidas, kiu Dion fidas |
| 626 | Fortoj leporaj, kaj kapricoj sinjoraj |
| 706 | Ĝustatempa vorto estas granda forto |
| 725 | Hodiaŭ forto, morgaŭ morto |
| 776 | Ju disputo pli forta, des pli multaj la vortoj |
| 846 | Kiam forto ordonas, leĝo pardonas |
| 894 | Kie regas la forto, tie rajto silentas |
| 902 | Kio al unu donas forton, al alia donas morton |
| 917 | Kiom ajn oni penas, per forto plaĉo ne venas |
| 928 | Kion Dio ne donis, perforte ne postulu |
| 929 | Kion Dio ne donis, tion perforte ne serĉu |
| 993 | Kiu forton ne havas, ĉiam malpravas |
| 1004 | Kiu havas forton, havas rajton |
| 1005 | Kiu havas la forton, havas la rajton |
| 1113 | Kiu tro forte la manon svingas, nenion atingas |
| 1131 | Knaba gusto kun forto daŭras ĝis la morto |
| 1132 | Knabon senfortan ĉiuj batoj atingas |
| 1177 | Kontraŭ forta mano la leĝo estas vana |
| 1190 | Kontraŭ tuta kohorto eĉ Herkulo estas malforta |
| 1189 | Kontraŭstari per ĉiuj fortoj |
| 1240 | Laboro fortigas, ripozo putrigas |
| 1298 | Leĝo mallertulon ligas, lertulon fortigas |
| 1486 | Malsato malfortigas, ŝuldo suferigas |
| 1630 | Ne ekzistas forto kontraŭ la morto |
| 1766 | Ne volas kokin' al festeno, sed oni ĝin trenas perforte |
| 1897 | Perforta amo estas plej forta malamo |
| 2034 | Por malsanulo forto, por kokido la morto |
| 2217 | Se decidos la sorto, helpos nenia forto |
| 2263 | Se ne venas per bona vorto, oni prenas per forto |
| 2266 | Senfortuloj longe vivas |
| 2335 | Sklavo kun forta mano estas plej granda tirano |
| 2472 | Tro forta ĵuro la afero ne pura |
| 2499 | Unueco donas fortecon |
| 2538 | Venkas ne forto, venkas la sorto |