| 54 | Almozpetanto sinĝena restas kun sako malplena |
| 115 | Apud plena manĝotablo ĉiu estas tre afabla |
| 131 | Aŭ festene, aŭ malplene |
| 135 | Aŭ plej riĉa stato, aŭ plena malsato |
| 148 | Barelo malplena sonas plej laŭte |
| 221 | Ĉe tablo malplena babilo ne fluas |
| 252 | Ĉiuj enterigitoj estas plenaj de meritoj |
| 310 | De peko kaj mizero estas plena la tero |
| 464 | El malplena telero vane ĉerpas kulero |
| 591 | Fiera mieno kapo malplena |
| 669 | Granda telero, malplena kulero |
| 724 | Hodiaŭ festene, morgaŭ malplene |
| 1195 | Koro pleniĝas lango moviĝas |
| 1196 | Koro tro plena buŝo parolas |
| 1231 | La afero estas plenumita |
| 1409 | Luksa la vesto, sed malplena la poŝo |
| 1453 | Malplena sako puŝas al peko |
| 1454 | Malplena sako tentas al peko |
| 1504 | Matena horo estas plena de oro |
| 1559 | Mono plenumas ĉiujn oficojn |
| 1580 | Multe komencite, malmulte plenumite |
| 1662 | Ne helpas glorkrono al malplena kaldrono |
| 1779 | Nobelo promesojn disdonas, kampulo promesojn plenumas |
| 1795 | Ofta festo, malplena kesto |
| 1937 | Plena estas la infero de promesitaj aferoj |
| 1938 | Plena glaso da vino, sed kun guto da veneno |
| 1939 | Plena kaso ŝteliston altiras |
| 1940 | Plena sako ĉiun mastron al vi klinos |
| 1941 | Plena stomako laŭdas la faston |
| 1942 | Plenblovi la lipojn |
| 1943 | Plendoj stomakon ne plenigas |
| 1944 | Plenumiĝis la tasko per granda fiasko |
| 1945 | Plenumita via ofico, nun pasis via vico! |
| 2006 | Pli valoras propra ĉemizo, ol fremda plena valizo |
| 2108 | Promeso estas larĝa, plenumo estas ŝarĝa |
| 2187 | Sako malplena sin rekte ne tenas |
| 2189 | Sakon kun truo vi neniam plenigos |
| 2241 | Se la kaliko tro pleniĝas, la vino elverŝiĝas |
| 2295 | Se sako tro pleniĝas, ĝi baldaŭ disŝiriĝas |
| 2346 | Spiko malplena plej alte sin tenas |
| 2387 | Ŝparu groŝon vi havos plenan poŝon |
| 2405 | Tablo festena, sed telero malplena |
| 2506 | Unu guto plenigas la glason |
| 2516 | Unu sola guto la glason plenigas |
| 2621 | Vortoj sakon ne plenigas |