| 108 | Antaŭ mortigo de urso ne vendu ĝian felon |
| 139 | Avarulo kaj porko estas bonaj post la morto |
| 189 | Bone kreskas la herbo, sed ĉevalo jam mortis |
| 372 | Doni al iu la baton de morto |
| 393 | Du mortojn vi ne havos, de unu vi vin ne savos |
| 476 | En amaso eĉ morto estas pli gaja |
| 502 | En kompanio eĉ morto faciliĝas |
| 590 | Fidanta al vorto atendas ĝis morto |
| 696 | Ĝi helpos kiel hirud' al mortinto |
| 676 | Ĝibulo ĝis morto restos ĝibulo |
| 725 | Hodiaŭ forto, morgaŭ morto |
| 731 | Homo esperas, morto aperas |
| 867 | Kia vivo, tia morto |
| 902 | Kio al unu donas forton, al alia donas morton |
| 1043 | Kiu mensogis per unu vorto, ne trovos kredon ĝis la morto |
| 1131 | Knaba gusto kun forto daŭras ĝis la morto |
| 1264 | La morto ne distingas, ĉiujn egale atingas |
| 1265 | La morto ŝercon ne komprenas: oni ĝin vokas, ĝi venas |
| 1423 | Malavarulo kaj porko estas bonaj post la morto |
| 1535 | Minacoj ne mortigas |
| 1569 | Mortinta serĉu ĉielon, vivanta ian celon |
| 1588 | Naskiĝu, edziĝu kaj mortu ĉiam monon alportu |
| 1630 | Ne ekzistas forto kontraŭ la morto |
| 1700 | Ne mankas tombo por mortinto nek pano por vivanto |
| 1754 | Ne valoras bofilo, kiam mortis filino |
| 2034 | Por malsanulo forto, por kokido la morto |
| 2036 | Por muŝon mortigi, oni pafilegon ne uzas |
| 2068 | Post morto kuracilo jam estas sen utilo |
| 2278 | Senpaga estas nur la morto, sed ĝi kostas la vivon |
| 2349 | Staras la morto jam en la korto |
| 2402 | Ŝuldo ne rustiĝas, ŝuldo ne mortiĝas |
| 2579 | Vivanton ni malhonoras, mortinton ni adoras |
| 2597 | Vivis puninde, mortis ridinde |