| 26 | Al feliĉulo eĉ koko donas ovojn |
| 81 | Amikon montras malfeliĉo |
| 183 | Bonaj infanoj gepatrojn feliĉigas, malbonaj ilin entombigas |
| 494 | En feliĉo ne fieru, en malfeliĉo esperu |
| 553 | Facile estas danci, se la feliĉo kantas |
| 576 | Feliĉo fierigas, malfeliĉo saĝigas |
| 577 | Feliĉo hodiaŭ karesas, morgaŭ forgesas |
| 578 | Feliĉo kaj riĉo envion elvokas |
| 579 | Feliĉo leĝon ne konas |
| 580 | Feliĉo leĝon ne obeas, subite naskiĝas, subite pereas |
| 582 | Feliĉo venas gute, malfeliĉo venas flue |
| 583 | Feliĉo vezike sin levas, sed baldaŭ falas kaj krevas |
| 581 | Feliĉon oni ne heredas nek cedas |
| 633 | Fremda malfeliĉo instruas |
| 732 | Homo fidas, feliĉo decidas |
| 1036 | Kiu malmulte deziras, feliĉon akiras |
| 1070 | Kiun feliĉo subtenas, al tiu mem ĉio venas |
| 1170 | Kontentulo estas pli feliĉa, ol homo plej riĉa |
| 1183 | Kontraŭ malfeliĉo ne defendas eĉ riĉo |
| 1182 | Kontraŭ malfeliĉoj baro ne ekzistas |
| 1430 | Malfeliĉo inviton ne atendas |
| 1432 | Malfeliĉo kaj peko leviĝas sen veko |
| 1433 | Malfeliĉo komuna estas malpli premanta |
| 1434 | Malfeliĉo malofte venas sole |
| 1435 | Malfeliĉo sin ne ĝenas, faru geston ĝi tuj venas |
| 1437 | Malfeliĉo venas rajde, foriras piede |
| 1438 | Malfeliĉo venas sen alvoko |
| 1436 | Malfeliĉo venas, malfeliĉon kuntrenas |
| 1431 | Malfeliĉoj kaj batoj venas ĉiam kun fratoj |
| 1477 | Malsaĝulon favoras feliĉo |
| 1573 | Multaj svatiĝas, feliĉulo edziĝas |
| 1590 | Ne atendis, ne esperis malfeliĉo aperis |
| 1618 | Ne ĉiu havas egalan feliĉon |
| 1620 | Ne ĉiuj havas egalan feliĉon |
| 1707 | Ne naskiĝu riĉa, naskiĝu feliĉa |
| 1757 | Ne veku malfeliĉon, kiam ĝi dormas |
| 1790 | Nur suferinto ŝatas feliĉon |
| 1802 | Ofte saĝulo vivas malriĉe kaj malsaĝulo feliĉe |
| 1955 | Pli bona estas paco feliĉa, ol havo plej riĉa |
| 1991 | Pli feliĉa estas donanto ol prenanto |
| 1992 | Pli feliĉa estas martelo insultata, ol amboso kompatata |
| 1993 | Pli feliĉa sinjoro sen havo, ol riĉulo sed sklavo |
| 1994 | Pli helpas guto da feliĉo, ol barelo da saĝo |
| 2260 | Se ne la "se" malfeliĉa, mi estus nun homo plej riĉa |
| 2578 | Vitro kaj feliĉo ne estas fortikaj |