Proverbaro esperanta: [zam-1020] Sindefendo

Temo: Sindefendo [S]

1344 [zam-1020.01] Li havas dentojn ne por parado
1678 [zam-1020.02] Ne kaŝiĝas lia lango malantaŭ la vango
1399 [zam-1020.03] Li vorton en la poŝo ne serĉas
1361 [zam-1020.04] Li kuraĝon kolekti ne bezonas
1363 [zam-1020.05] Li mem estas patrono por sia persono
1033 [zam-1020.06] Kiu lin tuŝas, tiu lin sentas