| 2 | Afabla vorto pli atingas ol forto |
| 284 | De bona vorto lango ne doloras |
| 325 | De vorto ĝentila ne doloras la lango |
| 454 | El kanto oni vortojn ne elĵetas |
| 456 | El la buŝ' multaj vortoj eliras, sed ne ĉiuj ion diras |
| 551 | Estu sinjoro de via vorto |
| 590 | Fidanta al vorto atendas ĝis morto |
| 683 | Ĝi estas ankoraŭ vortoj de orakolo |
| 706 | Ĝustatempa vorto estas granda forto |
| 776 | Ju disputo pli forta, des pli multaj la vortoj |
| 856 | Kiam vorto eliris, vi ĝin jam ne retiros |
| 1043 | Kiu mensogis per unu vorto, ne trovos kredon ĝis la morto |
| 1399 | Li vorton en la poŝo ne serĉas |
| 1470 | Malsaĝulo diris vorteron, saĝulo komprenas la tutan aferon |
| 1622 | Ne ĉiu raporto estas vera vorto |
| 1732 | Ne rapidu kun vortoj, rapidu kun faroj |
| 1865 | Paroli per vortoj kovritaj |
| 1913 | Per vorto ĝentila ĉio estas facila |
| 1958 | Pli bona estas vorto afabla, ol kuko agrabla |
| 2055 | Por virta orelo ne danĝeras vorto malbela |
| 2083 | Pri dolĉa vorto ne fieru, maldolĉan ne koleru |
| 2121 | Pro vorta ludo li eĉ patron ne domaĝas |
| 2122 | Pro vorta piko ofte perdiĝas amiko |
| 2133 | Rapide iras la vortoj, sed ne rapide la faroj |
| 2180 | Saĝa kapo duonvorton komprenas |
| 2263 | Se ne venas per bona vorto, oni prenas per forto |
| 2347 | Sprita vorto tentas, nenion atentas |
| 2546 | Vera kiel vorto de profeto |
| 2576 | Vi sekrete vorton diros, ĝi tra l' tuta mondo iros |
| 2617 | Vort' en ĝusta momento faras pli ol arĝento |
| 2618 | Vorto dirita al la mondo apartenas kaj neniam revenas |
| 2619 | Vorto donita estas kiel leĝo |
| 2622 | Vorto sona estas plej admona |
| 2621 | Vortoj sakon ne plenigas |
| 2620 | Vortojn ŝparu, agojn faru |
| 2626 | Vundo pasas, vorto restas |