| 107 | Antaŭ la lango laboru la cerbo |
| 143 | Babilas, muelas, kion lango elpelas |
| 284 | De bona vorto lango ne doloras |
| 325 | De vorto ĝentila ne doloras la lango |
| 308 | Dentoj mordas la langon, tamen ambaŭ sin amas |
| 775 | Ju cerbo pli prudenta, des lango pli silenta |
| 869 | Kie dento doloras, tien iras la lango |
| 907 | Kio en la kapo, tio sur la lango |
| 933 | Kion koro sentas, lango prezentas |
| 1030 | Kiu langon ne tenas, mem sin malbenas |
| 1100 | Kiu sian langon katenas, Dio lin benas |
| 1195 | Koro pleniĝas lango moviĝas |
| 1255 | La lango de virino estas ŝia glavo |
| 1268 | Lang' estas mola kaj laŭvole petola |
| 1267 | Langa vundo plej profunda |
| 1269 | Lango miela, sed koro kruela |
| 1270 | Lango nenion atingas, se ĝin saĝo ne svingas |
| 1429 | Maldolĉa por la lango, sed saniga por la sango |
| 1519 | Mia lango mia malamiko |
| 1524 | Mielo sur lango, kaj glacio en koro |
| 1678 | Ne kaŝiĝas lia lango malantaŭ la vango |
| 1901 | Per lango flatas, per mano batas |
| 1925 | Plej bona gvidilo estas la lango |
| 2322 | Sidu lango malantaŭ la vango |
| 2425 | Teni sian langon en la buŝo |
| 2566 | Virina lango buĉas sen sango |
| 2569 | Virino batas per lango aperas vundo plej sanga |