| 104 | Antaŭ ĉio zorgu oficon plezuro atendos sian vicon |
| 107 | Antaŭ la lango laboru la cerbo |
| 108 | Antaŭ mortigo de urso ne vendu ĝian felon |
| 109 | Antaŭ okuloj ne staras, doloron ne faras |
| 111 | Antaŭ tima okulo potenciĝas eĉ kulo |
| 112 | Antaŭ vespero ne estu fiera |
| 105 | Antaŭe intencu kaj poste komencu |
| 106 | Antaŭe kion vi devas, poste kion vi volas |
| 110 | Antaŭparolo liberigas de postparolo |
| 126 | Atendu min antaŭ la domo de mia pranepo |
| 276 | Danci antaŭ iu sur piedoj kaj manoj |
| 281 | Danĝera estas bovo antaŭe, ĉevalo malantaŭe, kaj malsaĝulo de ĉiuj flankoj |
| 592 | Fiereco venas antaŭ la falo |
| 774 | Jen staras la bovoj antaŭ la monto! |
| 802 | Ĵeti perlojn antaŭ la porkojn |
| 956 | Kiso antaŭ amaso estas kiso de Judaso |
| 1083 | Kiu povas antaŭvidi! |
| 1165 | Konsumi sian antaŭan grason |
| 1166 | Konsumi sian grenon antaŭ ĝia maturiĝo |
| 1200 | Krevis la vazo antaŭ la nazo |
| 1220 | Kuraĝa mieno antaŭ propra kameno |
| 1300 | Leĝo valoras por poste, sed ne por antaŭe |
| 1419 | Malantaŭ barilo kuraĝo estas facila |
| 1420 | Malantaŭe mizero, antaŭe malespero |
| 1447 | Malkovri antaŭ iu sian koron |
| 1458 | Malproksime vidas, antaŭ la nazo ne vidas |
| 1589 | Nazo supren, vento antaŭen |
| 1625 | Ne diru "hop" antaŭ la salto |
| 1644 | Ne elverŝu la malpuran, antaŭ ol vi havas la puran |
| 1670 | Ne iru fadeno antaŭ kudrilo |
| 1678 | Ne kaŝiĝas lia lango malantaŭ la vango |
| 1697 | Ne laŭdu la tagon antaŭ vespero |
| 1728 | Ne punu edzinon antaŭ infanaj okuloj, ne punu infanojn antaŭ fremduloj |
| 1731 | Ne rapidu kun fido antaŭ longa kunesido |
| 2043 | Por pendigi ŝteliston, antaŭe lin kaptu |
| 2215 | Se ĉiu balaos antaŭ sia pordo, tiam en la tuta urbo estos ordo |
| 2322 | Sidu lango malantaŭ la vango |
| 2524 | Uzu tempon estantan, antaŭvidu estontan, memoru estintan |