| 55 | Al pec' pecon algluas, kiu neston konstruas | 
| 59 | Al promeso oni ne kredas  kredu, kiu posedas | 
| 63 | Al tiu ĉio cedas, kiu monon posedas | 
| 136 | Aŭskultas prudente, kiu aŭskultas atente | 
| 191 | Bone tiu sidas, al kiu la sorto ridas | 
| 292 | De kiu la kulpo, por tiu la puno | 
| 405 | Eĉ kiu plej bone pafas, tamen iam maltrafas | 
| 410 | Eĉ monstron admiras, kiu ame deliras | 
| 625 | Forte sidas, kiu Dion fidas | 
| 959 | Kiu agas afable, vivas agrable | 
| 960 | Kiu akceptas donacon, perdas la pacon | 
| 961 | Kiu akvon evitas, droni ne timas | 
| 962 | Kiu amas ĝuon, amu ankaŭ enuon | 
| 963 | Kiu amas honoron, amu laboron | 
| 964 | Kiu amas la liton, ne akiros profiton | 
| 965 | Kiu amas okulaĉi, ne havas kion maĉi | 
| 966 | Kiu aŭdis unuan, ankaŭ aŭdu la duan | 
| 967 | Kiu aŭskultas, kie li ne devas, tiu aŭdas, kion li ne revas | 
| 968 | Kiu avidas pli bonan, perdas plej bezonan | 
| 969 | Kiu batas edzinon, tiu vundas sin mem | 
| 970 | Kiu bati deziras, trovas bastonon | 
| 971 | Kiu bojas, ne mordas | 
| 972 | Kiu bone agas, timi ne bezonas | 
| 973 | Kiu bone sidas, tiu lokon ne ŝanĝu | 
| 974 | Kiu bone ŝmiras, bone veturas | 
| 975 | Kiu cedas al sia infano, ĝin pereigas per propra mano | 
| 976 | Kiu ĉasas du leporojn, kaptas neniun | 
| 977 | Kiu ĉe l' vojo konstruas, tiun ĉiu instruas | 
| 978 | Kiu ĉion formanĝis en tago, malsatos vespere | 
| 979 | Kiu ĉion senpripense parolas, aŭdos tion, kion li ne volas | 
| 980 | Kiu demandas, tiu ne eraras | 
| 981 | Kiu devas, tiu elekti ne povas | 
| 982 | Kiu devas, tiu povas | 
| 983 | Kiu diras la veron, havas suferon | 
| 984 | Kiu domaĝas groŝon, perdas la tutan poŝon | 
| 985 | Kiu donacon prenas, tiu sin katenas | 
| 986 | Kiu donas rapide, donas duoble | 
| 987 | Kiu donis garantion, tiu pagu la ŝuldon | 
| 988 | Kiu dormas longe, vivas mallonge | 
| 989 | Kiu edziĝas, tiu ŝanĝiĝas | 
| 990 | Kiu elektas tro multe, ricevas nenion | 
| 991 | Kiu entreprenis, tiu sin tenu | 
| 992 | Kiu flatas al ĉiu, plaĉas al neniu | 
| 993 | Kiu forton ne havas, ĉiam malpravas | 
| 994 | Kiu fosas sub alia, falos mem en la foson | 
| 995 | Kiu frapas, al tiu oni malfermas | 
| 996 | Kiu fremdan avidas, propran forperdas | 
| 997 | Kiu frue leviĝas, facile riĉiĝas | 
| 998 | Kiu garantias, trankvilon ne scias | 
| 999 | Kiu glutis tro multe, tiu agas tro stulte | 
| 1000 | Kiu groŝon ne honoras, eĉ duongroŝon ne valoras | 
| 1001 | Kiu groŝon ne respektas, riĉecon ne kolektas | 
| 1002 | Kiu havas abelojn, havas mielon | 
| 1003 | Kiu havas bonan najbaron, havas bonan tagon | 
| 1004 | Kiu havas forton, havas rajton | 
| 1005 | Kiu havas la forton, havas la rajton | 
| 1006 | Kiu havas malican celon, ofte perdas sian propran felon | 
| 1007 | Kiu havas nenion, estas nenio | 
| 1008 | Kiu havas oron, havas honoron | 
| 1009 | Kiu hontas nenion, ne timas Dion | 
| 1010 | Kiu hundon mian batas, min mem ne tre ŝatas | 
| 1011 | Kiu iras sperte, iras certe | 
| 1012 | Kiu iras trankvile, iras facile | 
| 1013 | Kiu jam havas, tiu pravas | 
| 1014 | Kiu kaĉon aranĝas, tiu ĝin manĝas | 
| 1015 | Kiu kaĉon kuiris, tiu ĝin manĝu | 
| 1016 | Kiu kapon posedas, kombilon jam trovos | 
| 1017 | Kiu kaptas tro vaste, konservas malmulte | 
| 1018 | Kiu koleras, tiu ne prosperas | 
| 1019 | Kiu koleras, tiu perdas | 
| 1020 | Kiu komencas juĝon, iras sub jugon | 
| 1021 | Kiu komencas tro frue, finas malfrue | 
| 1022 | Kiu komencis kuiri, ne forkuru de l' fajro | 
| 1023 | Kiu konsilas kaj rezonas, tiu helpon ne donas | 
| 1024 | Kiu konstante lokon ŝanĝas, neniam sin aranĝas | 
| 1025 | Kiu kritikas kuraĝe, mem agas malsaĝe | 
| 1026 | Kiu kuraĝe aliras, facile akiras | 
| 1027 | Kiu kutimis ĉion juĝi, nenie povas rifuĝi | 
| 1028 | Kiu laboras kaj deziras, tiu akiras  kiu mem ne penas, nenio al li venas | 
| 1029 | Kiu laboron evitas, bonon ne vidas | 
| 1030 | Kiu langon ne tenas, mem sin malbenas | 
| 1031 | Kiu leviĝis fiere, baldaŭ falos al tero | 
| 1032 | Kiu levis la piedon, devas ekpaŝi | 
| 1033 | Kiu lin tuŝas, tiu lin sentas | 
| 1034 | Kiu ludas kun koto, malpurigas la manojn | 
| 1035 | Kiu lupo naskiĝis, vulpo ne fariĝos | 
| 1036 | Kiu malmulte deziras, feliĉon akiras | 
| 1037 | Kiu malmulton ne ŝatas, multon ne meritas | 
| 1038 | Kiu manĝon al mi donas, tiu al mi ordonas | 
| 1039 | Kiu mem sin adoras, nenion valoras | 
| 1040 | Kiu mem sin gloras, malbone odoras | 
| 1041 | Kiu mem sin laŭdas, tiun neniu aplaŭdas | 
| 1042 | Kiu mensogas kutime, mensogas sentime | 
| 1043 | Kiu mensogis per unu vorto, ne trovos kredon ĝis la morto | 
| 1044 | Kiu metion disponas, mizeron ne konas | 
| 1045 | Kiu minacas, tiu avertas | 
| 1046 | Kiu mizeron ne havis, mizeron ne konas | 
| 1047 | Kiu mordi ne povas, kisi ekprovas | 
| 1048 | Kiu multe babilas, al si mem malutilas | 
| 1049 | Kiu multe babilas, pensas malmulte | 
| 1050 | Kiu multe minacas, ne estas danĝera | 
| 1051 | Kiu multe parolas, malamikon konsolas | 
| 1052 | Kiu multe parolas, ne multe faras | 
| 1053 | Kiu multe profitas, ankaŭ perdon ne evitas | 
| 1054 | Kiu multon deziras, nenion akiras | 
| 1055 | Kiu naskiĝis sciuro, ne fariĝos vulturo | 
| 1056 | Kiu ne akiras, kiam li povas, tiu poste deziras, sed jam ne retrovas | 
| 1057 | Kiu ne atentas la "se", tiu sentas la "ve" | 
| 1058 | Kiu ne estis kaporalo, ne estos generalo | 
| 1059 | Kiu ne konfidas, tiu ne bedaŭras | 
| 1060 | Kiu ne krimas, tiu ne timas | 
| 1061 | Kiu ne mensogas, tiu ne vendas | 
| 1065 | Kiu ne pekis, kiu ne eraris? | 
| 1066 | Kiu ne petas, tiu ne ricevas | 
| 1067 | Kiu ne riskas, tiu ne gajnas | 
| 1068 | Kiu ne riskas, tiu ne havas | 
| 1062 | Kiu nenion valoras, plej multe sin gloras | 
| 1063 | Kiu neniun savis, malamikojn ne havas | 
| 1064 | Kiu neniun savis, malamikon ne havas | 
| 1076 | Kiu okazon forŝovas, ĝin jam ne retrovas | 
| 1077 | Kiu panon donas, malsaton ne konas | 
| 1078 | Kiu pekis, tiu pagas | 
| 1079 | Kiu perdis la kapon, ne bezonas jam ĉapon | 
| 1080 | Kiu pli frue venas, pli bonan lokon prenas | 
| 1081 | Kiu pli frue venas, pli frue muelas | 
| 1082 | Kiu por ĉiuj laboras, pri si mem ne memoras | 
| 1083 | Kiu povas antaŭvidi! | 
| 1084 | Kiu pri ŝtelo silentas, tiu ŝtelon konsentas | 
| 1085 | Kiu promesojn faras, tiu ne avaras | 
| 1086 | Kiu prudenton ne havas, tiun saĝo ne savas | 
| 1087 | Kiu rabi eliras, ofte nuda revenas | 
| 1088 | Kiu regalas per ŝtonoj, tiun oni dankas per bastonoj | 
| 1089 | Kiu resonis, tiu sin donis | 
| 1090 | Kiu riĉiĝas, tiu fieriĝas | 
| 1091 | Kiu rigardas ĉielon, maltrafas sian celon | 
| 1092 | Kiu ripetas abunde, lernas plej funde | 
| 1093 | Kiu rompis la glason, ordigu la kason | 
| 1094 | Kiu rompis, tiu pagu | 
| 1095 | Kiu saĝon ne havas, Dio lin savas | 
| 1096 | Kiu semas venton, rikoltos fulmotondron | 
| 1097 | Kiu sentas  ploras, kiu vidas  nur ridas | 
| 1098 | Kiu serĉas marcipanon, perdas sian panon | 
| 1099 | Kiu servas al ĉiu, al si mem malutilas | 
| 1100 | Kiu sian langon katenas, Dio lin benas | 
| 1101 | Kiu sin enjungis, devas tiri | 
| 1102 | Kiu sin gardas, tiu sin savas | 
| 1103 | Kiu speson ne tenas, tiu al spesmilo ne venas | 
| 1104 | Kiu supren kraĉon ĵetas, sian barbon al ĝi submetas | 
| 1105 | Kiu ŝteliston regalas, mem ŝteliston egalas | 
| 1106 | Kiu ŝuldojn estingas, riĉecon atingas | 
| 1107 | Kiu ŝvitas, tiu profitas | 
| 1108 | Kiu timas bestaron, ne iru arbaron | 
| 1109 | Kiu trans muro aŭskultas, tiun la muro insultas | 
| 1111 | Kiu tro alte svingas, nenion atingas | 
| 1110 | Kiu tro alten rigardon direktas, tiu tre baldaŭ okulojn difektas | 
| 1112 | Kiu tro bezonas, tiu leĝon ne konas | 
| 1113 | Kiu tro forte la manon svingas, nenion atingas | 
| 1114 | Kiu tro multe deziras, nenion akiras | 
| 1115 | Kiu tro pelas, nur malakcelas | 
| 1116 | Kiu tro rapide saltas, tiu baldaŭ haltas | 
| 1117 | Kiu tro ripozas, baldaŭ almozas | 
| 1118 | Kiu tro sin pravigas, tiu mem sin kulpigas | 
| 1119 | Kiu venas plej frue, sidas plej ĝue | 
| 1120 | Kiu venis post la manĝo, restas sen manĝo | 
| 1121 | Kiu venis unue, muelas pli frue | 
| 1122 | Kiu vivas sen kalkulo, baldaŭ estos almozulo | 
| 1123 | Kiu vivas trankvile, vivas facile | 
| 1124 | Kiu vivos, tiu vidos | 
| 1125 | Kiu volas komerci, tiu saĝon bezonas | 
| 1126 | Kiu volas mensogi, devas bone memori | 
| 1127 | Kiu volas panon, ne dorlotu la manon | 
| 1069 | Kiun favoras la sorto, por tiu eĉ koko estas ovoporta | 
| 1070 | Kiun feliĉo subtenas, al tiu mem ĉio venas | 
| 1071 | Kiun la sorto karesas, al tiu ĉio sukcesas | 
| 1072 | Kiun la sorto karesos, tiu sukcesos | 
| 1073 | Kiun malĝojo ne turmentis, tiu ĝojon ne sentas | 
| 1074 | Kiun reĝo protektas, tiun ministro elektas | 
| 1075 | Kiun vesto ornamas, tiun homoj ekamas | 
| 1146 | Komercisto estas ĉasisto, li rigardas, kiu sin ne gardas | 
| 1161 | Konsilu kiu povas | 
| 1210 | Kun kiu vi festas, tia vi estas | 
| 1211 | Kun kiu vi kuniĝas, tia vi fariĝas | 
| 1474 | Malsaĝulo kiel tamburo  kiu pasas, lin batas | 
| 1616 | Ne ĉiu fianĉiĝas, kiu svatiĝas | 
| 1650 | Ne estingu la fajron, kiu vin ne bruligas | 
| 1655 | Ne fidu amikon, kiu havas jam flikon | 
| 1721 | Ne pelu tiun, kiu mem forkuras | 
| 1778 | Ni vidas, kiu ridas  kiu ploras, ni ne vidas | 
| 1776 | Nin instruas eraro, kiun faras najbaro | 
| 1791 | Nur tiu ne eraras, kiu neniam ion faras | 
| 1928 | Plej bone ridas, kiu laste ridas | 
| 2152 | Riĉa estas tiu, kiu ŝuldas al neniu |