Proverbaro esperanta: [zam-1076] Troeco

Temo: Troeco [T] (ĉiuj "Troeco")

399 [zam-1076.01] ĉe kokino troviĝas propra inklino
412 [zam-1076.02] najtingalo ne estas sen galo
7 [zam-1076.03] Akvo bolas, murmuras, sed fine ĝi kuras
411 [zam-1076.04] muŝo sentas, kiam vi ĝin turmentas
2241 [zam-1076.05] Se la kaliko tro pleniĝas, la vino elverŝiĝas
2021 [zam-1076.06] Por ĉiu plezuro devas esti mezuro
234 [zam-1076.07] Ĉio supermezura estas terura
2460 [zam-1076.08] Troa festeno estas veneno