| 7 | Akvo bolas, murmuras, sed fine ĝi kuras |
| 188 | Bona vino al la fino |
| 229 | Ĉio havas finon |
| 365 | Disputu komence vi ne malpacos en fino |
| 373 | Doni la finofaran baton |
| 425 | Eĉ vulpo plej ruza fine estas kaptata |
| 448 | Elektadis sen fino, edziĝis kun porkino |
| 594 | Finita kaj glatigita |
| 595 | Fino bona, ĉio bona |
| 674 | Ĝemu kaj ploru, sed ĝis fino laboru |
| 752 | Infana inklino restas ĝis la fino |
| 895 | Kie regas virino, malbona estas la fino |
| 914 | Kio komenciĝis, tio ankaŭ finiĝos |
| 1021 | Kiu komencas tro frue, finas malfrue |
| 1138 | Komenca inklino daŭras ĝis la fino |
| 1142 | Komenci per Dio kaj fini per diablo |
| 1143 | Komenci per flato kaj fini per bato |
| 1249 | La fino kronas la verkon |
| 1239 | Laboro finita ripozo merita |
| 1401 | Loĝi en la fino de la mondo |
| 1404 | Longe ĉerpas la kruĉo, ĝis ĝi fine rompiĝas |
| 1405 | Longe ŝtelas ŝtelisto, tamen fine li pendos |
| 1508 | Melku bovon senfine, li lakton ne donos |
| 1788 | Nun finiĝas mia klereco |
| 1825 | Oni komencas per ŝteletoj kaj finas per ŝtelegoj |
| 2066 | Post la fino de l' batalo estas multe da kuraĝuloj |
| 2308 | Se vi senfine parolos, de ĝi la poto ne bolos |
| 2475 | Tro longa atendo ĝis fino de l' vendo |
| 2498 | Unu, du, tri, kvar, kaj finita la far' |
| 2535 | Venis fino al mia latino |
| 2577 | Vi sekretos al edzino, ŝi sekretos al fratino, kaj tiel la sekreto promenados sen fino |