| 7 | Akvo bolas, murmuras, sed fine ĝi kuras |
| 8 | Akvo kaj pano servas al sano |
| 9 | Akvo kura akvo pura |
| 11 | Akvo silenta subfosas la bordon |
| 12 | Akvo trankvila estas akvo danĝera |
| 10 | Akvon senmovan kovras putraĵo |
| 27 | Al fiŝ' kuirita jam akvo ne helpos |
| 145 | Barakti kiel fiŝo ekster la akvo |
| 201 | Brogita eĉ sur akvon blovas |
| 218 | Ĉerpi akvon per kribrilo |
| 463 | El malgrandaj akveroj fariĝas grandaj riveroj |
| 475 | En akvo malklara oni fiŝkaptas facile |
| 555 | Fajron estingas akvo, pekon pardono |
| 678 | Ĝi estas akvo al lia muelilo |
| 704 | Ĝi tuŝas lin, kiel akvo anseron |
| 961 | Kiu akvon evitas, droni ne timas |
| 1224 | Kurbiĝadi kiel diablo en akvo benita |
| 1379 | Li pasis akvon kaj fajron kaj marĉojn kaj marojn |
| 2616 | Volus kato fiŝojn, sed la akvon ĝi timas |