| 39 | Al kokino la ovo lecionojn ne donu |
| 91 | Amu edzinon plej kore, sed tenu ŝin bonmore |
| 156 | Bato de patrino ne longe doloras |
| 211 | Cindrulino |
| 394 | Du sinjoroj en unu bieno, du mastrinoj ĉe unu kameno neniam vivas sen reciproka malbeno |
| 398 | Eĉ blinda kokino povas trovi grajnon |
| 399 | Eĉ ĉe kokino troviĝas propra inklino |
| 404 | Eĉ kaprino plaĉas, se la doto sufiĉas |
| 417 | Eĉ plej nigra bovino donas lakton nur blankan |
| 426 | Edzigu filon, kiam vi volas edzinigu filinon, kiam vi povas |
| 431 | Edzin' admirata edzo malsata |
| 432 | Edzino pli elverŝas per funelo, ol edzo enverŝas per sitelo |
| 433 | Edzo edzinon laŭdas, edzino edzon aplaŭdas |
| 435 | Edzo kaj edzino estas nur unu |
| 434 | Edzo kaj edzino ĉiela difino |
| 448 | Elektadis sen fino, edziĝis kun porkino |
| 449 | Elektu edzinon laŭ deveno kaj ne laŭ mieno |
| 547 | Esti sub la ŝuo (de sia edzino) |
| 721 | Hejma dometo estas kiel patrineto |
| 754 | Infano ne krias, patrino ne scias |
| 760 | Inter fremdaj ŝi estas edzino-anĝelo, kun la edzo ŝi estas demono kruela |
| 815 | Kaprica fianĉino restos eterne fraŭlino |
| 862 | Kia patrino, tia filino |
| 844 | Kiam filino edziniĝis, multaj fianĉoj troviĝas |
| 845 | Kiam filino edziniĝis, multaj fianĉoj troviĝis |
| 870 | Kie diablo ne povas, tien virinon li ŝovas |
| 895 | Kie regas virino, malbona estas la fino |
| 969 | Kiu batas edzinon, tiu vundas sin mem |
| 1255 | La lango de virino estas ŝia glavo |
| 1272 | La plej danĝera homo malbona in' en domo |
| 1276 | Larmo virina baldaŭ sekiĝas |
| 1333 | Li estas sia propra mastrino |
| 1425 | Malbona virino diablon superas |
| 1587 | Naskiĝas fianĉino por sia fianĉo |
| 1640 | Ne ekzistas savo kontraŭ malbona virino |
| 1725 | Ne prediku knabino al via patrino |
| 1728 | Ne punu edzinon antaŭ infanaj okuloj, ne punu infanojn antaŭ fremduloj |
| 1740 | Ne spiciĝas manĝo de mastrina beleco |
| 1750 | Ne trovante bovinon, oni ŝtelas kokinon |
| 1754 | Ne valoras bofilo, kiam mortis filino |
| 1766 | Ne volas kokin' al festeno, sed oni ĝin trenas perforte |
| 1837 | Oni tondas ŝafinojn, tremas la ŝafoj |
| 1847 | Ovo kokinon ne instruas |
| 1906 | Per oreloj, ne per okuloj, edzinon elektu |
| 1895 | Pereis ŝafino, pereu ankaŭ la ŝafido |
| 1999 | Pli tiras virina haro, ol ĉevala paro |
| 2010 | Pli zorgas unu patrino pri dek infanoj, ol dek infanoj pri unu patrino |
| 2040 | Por patrino ne ekzistas infano malbela |
| 2144 | Resti maljuna knabino |
| 2172 | Rol' de virino bona mastrino |
| 2222 | Se edzino ordonas, domo ordon ne konas |
| 2311 | Se vi volas filinon, flatu la patrinon |
| 2270 | Senlaboreco estas patrino de ĉiuj malvirtoj |
| 2279 | Senplumigi kokinon, ne vekante mastrinon |
| 2329 | Sinjorino kaj sinjoro, unu alian valoras |
| 2521 | Urson evitu, duonpatrinon ne incitu |
| 2577 | Vi sekretos al edzino, ŝi sekretos al fratino, kaj tiel la sekreto promenados sen fino |
| 2566 | Virina lango buĉas sen sango |
| 2567 | Virina ploro sen valoro |
| 2568 | Virina rideto pli kaptas ol reto |
| 2569 | Virino batas per lango aperas vundo plej sanga |
| 2570 | Virino bonorda estas muta kaj surda |
| 2571 | Virino eliĝis, kaleŝo senpeziĝis |
| 2572 | Virino havas haron longan kaj saĝon mallongan |
| 2573 | Virino kolera pli ol hundo danĝera |
| 2574 | Virino scias, tuta mondo scias |
| 2575 | Virta virino straton ne konas |