| 26 | Al feliĉulo eĉ koko donas ovojn |
| 39 | Al kokino la ovo lecionojn ne donu |
| 197 | Bovo prenita, koko donita kaj kvita |
| 398 | Eĉ blinda kokino povas trovi grajnon |
| 399 | Eĉ ĉe kokino troviĝas propra inklino |
| 522 | En sia korto ĉiu kok' estas forta |
| 1069 | Kiun favoras la sorto, por tiu eĉ koko estas ovoporta |
| 1133 | Koko krias fiere, sed ne danĝere |
| 1750 | Ne trovante bovinon, oni ŝtelas kokinon |
| 1766 | Ne volas kokin' al festeno, sed oni ĝin trenas perforte |
| 1847 | Ovo kokinon ne instruas |
| 2034 | Por malsanulo forto, por kokido la morto |
| 2312 | Se vulpo pentofaras, gardu la kokidojn |
| 2279 | Senplumigi kokinon, ne vekante mastrinon |
| 2624 | Vulpo mienon ŝanĝas, sed plue kokidojn manĝas |