| 143 | Babilas, muelas, kion lango elpelas |
| 144 | Balaaĵon el korto eksteren ne elportu |
| 146 | Barbo elkreskis, sed saĝon ne naskis |
| 162 | Belaj rakontoj el trans la montoj |
| 253 | Ĉiuj milionoj konsistas el milonoj |
| 280 | Dando el reĝa hundejo |
| 295 | De la manoj ĝis lipoj la sup' elverŝiĝis |
| 400 | Eĉ el sub la tero aperas la vero |
| 432 | Edzino pli elverŝas per funelo, ol edzo enverŝas per sitelo |
| 445 | El aero al tero |
| 447 | El du malbonoj pli malgrandan elektu |
| 450 | El flamo sin eltiris, en fajron eniris |
| 451 | El fremda ledo oni tranĉas larĝe |
| 452 | El fremda poŝo oni pagas facile |
| 454 | El kanto oni vortojn ne elĵetas |
| 455 | El klara ĉielo tondro ekbatis |
| 456 | El la buŝ' multaj vortoj eliras, sed ne ĉiuj ion diras |
| 457 | El la faraĉo fariĝis kaĉo |
| 458 | El la mizero oni devas fari virton |
| 459 | El la neceseco oni devas fari virton |
| 460 | El la poŝo al la buŝo |
| 461 | El la sama buŝo li blovas varmon kaj malvarmon |
| 462 | El lia mano ĉiu monero elglitas |
| 463 | El malgrandaj akveroj fariĝas grandaj riveroj |
| 464 | El malplena telero vane ĉerpas kulero |
| 467 | El multaj milonoj fariĝas milionoj |
| 469 | El post la arbo li estas bravulo |
| 470 | El sama tero devenas, saman sukon entenas |
| 446 | Elbatadi ies sojlon |
| 453 | Eliri sen frakaso el granda embaraso |
| 465 | Elmeti la okulon kaj vidi nulon |
| 466 | Elmetu mielon, muŝoj alflugos |
| 468 | Elpeli iun el la mondo de la vivuloj |
| 471 | Eltrinki per unu tiro |
| 472 | Elverŝi sur iun sian koleron |
| 524 | Enspezo postulas elspezon |
| 542 | Esti en situacio sen eliro |
| 558 | Falis el mano, prenu satano |
| 567 | Fari el iu arkon |
| 568 | Fari el muŝo elefanton |
| 569 | Farita elstrekita |
| 578 | Feliĉo kaj riĉo envion elvokas |
| 612 | For el la manoj for el kalkulo |
| 675 | Ĝentila kaj trankvila, kun koro el oro |
| 699 | Ĝi ne eliris ankoraŭ el malproksima nebulo |
| 728 | Hoko elsaltis, afero haltis |
| 750 | Ilo el oro taŭgas por ĉiu laboro |
| 826 | Kaŝu kiom vi povos, mensogo sin elŝovos |
| 856 | Kiam vorto eliris, vi ĝin jam ne retiros |
| 905 | Kio el la dentoj elsaltas, en la lipoj ne haltas |
| 913 | Kio iras el koro, venas al koro |
| 918 | Kiom ajn vi penos, nenio elvenos |
| 938 | Kion mi povas, tion mi elŝovas |
| 1087 | Kiu rabi eliras, ofte nuda revenas |
| 1201 | Krii el la tuta gorĝo |
| 1256 | La lastan el amaso atakas la hundo |
| 1320 | Li eĉ el sablo vipojn tordas |
| 1359 | Li ĵus elrampis el la ova ŝelo |
| 1367 | Li ne elpensis la filozofian ŝtonon |
| 1368 | Li ne elrampis ankoraŭ el la vindoj |
| 1370 | Li ne estas el la grandaj saĝuloj |
| 1371 | Li ne estas el la regimento de timuloj |
| 1382 | Li pulvon ne elpensis |
| 1393 | Li trafis el sub pluvo en riveron |
| 1502 | Mastro elbabilis, gastoj ne silentos |
| 1532 | Miljaroj ne povis minuto elŝovis |
| 1579 | Multe entreprenis, sed ne multe eltenis |
| 1594 | Ne batalu pot' el tero kontraŭ kaldrono el fero |
| 1642 | Ne el ĉiu ligno oni faras violonon |
| 1643 | Ne el unu forno li manĝis jam panon |
| 1644 | Ne elverŝu la malpuran, antaŭ ol vi havas la puran |
| 1645 | Ne elvoku lupon el la arbaro |
| 1647 | Ne en unu tago elkreskis Kartago |
| 1659 | Ne gutas mielo el la ĉielo |
| 1679 | Nek eniro, nek eliro |
| 1787 | Nuksoj venis, kiam dentoj elfalis |
| 1821 | Oni elbatas kojnon per kojno |
| 1872 | Pasinta doloro for el memoro |
| 1891 | Perdi la kandelon el la kapo |
| 1985 | Pli facile estas multe elspezi, ol malmulte enspezi |
| 1986 | Pli facile estas multon elspezi, ol malmulton enspezi |
| 2157 | Riĉigas ne enspezo, sed prudenta elspezo |
| 2186 | Sako alenon ne tenas, ĝi baldaŭ elvenas |
| 2191 | Saltadi el unua al deka |
| 2207 | Scion akiru, sed ne ĉion eldiru |
| 2223 | Se elsaltas la okazo, ĝi rompiĝas kiel vazo |
| 2241 | Se la kaliko tro pleniĝas, la vino elverŝiĝas |
| 2334 | Situacio sen eliro |
| 2356 | Streĉiĝi el la haŭto |
| 2439 | Tordi ŝnurojn el sablo |
| 2454 | Tra unu orelo eniras, tra la dua eliras |
| 2532 | Venas proverbo el popola la cerbo |
| 2548 | Vergo doloras, sed saĝon ellaboras |
| 2553 | Vesto eluzita, sed pureco spirita |
| 2571 | Virino eliĝis, kaleŝo senpeziĝis |
| 2595 | Vivi per sistemo de "el mano al buŝo" |