| 113 | Aperas prudento, kiam pasis la momento |
| 227 | Ĉio dependas de "se" kaj "kiam" |
| 411 | Eĉ muŝo sentas, kiam vi ĝin turmentas |
| 426 | Edzigu filon, kiam vi volas edzinigu filinon, kiam vi povas |
| 820 | Kara estas ovo, kiam venas la Pasko |
| 844 | Kiam filino edziniĝis, multaj fianĉoj troviĝas |
| 845 | Kiam filino edziniĝis, multaj fianĉoj troviĝis |
| 846 | Kiam forto ordonas, leĝo pardonas |
| 847 | Kiam fratoj batalas, fremdulo ne eniĝu |
| 848 | Kiam havo malaperis, saĝo aperis |
| 849 | Kiam kato jam formanĝis, forpelado ne helpos |
| 850 | Kiam kato promenas, la musoj festenas |
| 851 | Kiam kreskas honoro, kreskas humoro |
| 852 | Kiam nokto vualas, ĉiuj koloroj egalas |
| 853 | Kiam pasanto jam trinkis, li la puton insultas |
| 854 | Kiam pasis la aĝo, aperas la saĝo |
| 855 | Kiam sako mizeras, amo malaperas |
| 856 | Kiam vorto eliris, vi ĝin jam ne retiros |
| 939 | Kion ni havas, por ni ne valoras; kiam ni ĝin perdis, ni ploras |
| 1056 | Kiu ne akiras, kiam li povas, tiu poste deziras, sed jam ne retrovas |
| 1160 | Konsilojn ĉiu donas, sed ne kiam oni bezonas |
| 1221 | Kuraĝe li staras, kiam muro lin baras |
| 1261 | La luno ne aŭskultas, kiam hundo ĝin insultas |
| 1586 | Najbaro ne ĝemas, kiam boto nin premas |
| 1754 | Ne valoras bofilo, kiam mortis filino |
| 1757 | Ne veku malfeliĉon, kiam ĝi dormas |
| 1787 | Nuksoj venis, kiam dentoj elfalis |
| 1798 | Ofte kantas la buŝo, kiam ploras la koro |
| 2388 | Ŝparu kiam bone, vi havos kiam bezone |