| 63 | Al tiu ĉio cedas, kiu monon posedas |
| 84 | Amo faras ion, mono ĉion |
| 104 | Antaŭ ĉio zorgu oficon plezuro atendos sian vicon |
| 130 | Aŭ ĉio, aŭ nenio |
| 227 | Ĉio dependas de "se" kaj "kiam" |
| 228 | Ĉio estas por li kiel polvero sur la tero |
| 229 | Ĉio havas finon |
| 230 | Ĉio havas sian "sed" kaj "se" |
| 233 | Ĉio sia estas plej ĉarma |
| 234 | Ĉio supermezura estas terura |
| 235 | Ĉio taŭgas, kio venas |
| 236 | Ĉio transmara estas ĉarma kaj kara |
| 231 | Ĉion novan oni ŝatas, malnovan oni forbatas |
| 232 | Ĉion rigardi tra sia persona vitro |
| 327 | Deziri al iu ĉion bonan |
| 366 | Disputu pri ĉio, sed sen garantio |
| 390 | Du manoj faras ĉion, sed unu nenion |
| 595 | Fino bona, ĉio bona |
| 809 | Kapo estas por tio, ke ĝi zorgu pri ĉio |
| 888 | Kien ajn mi pafas, ĉio maltrafas |
| 952 | Kio servas por ĉio, taŭgas por nenio |
| 978 | Kiu ĉion formanĝis en tago, malsatos vespere |
| 979 | Kiu ĉion senpripense parolas, aŭdos tion, kion li ne volas |
| 1027 | Kiu kutimis ĉion juĝi, nenie povas rifuĝi |
| 1070 | Kiun feliĉo subtenas, al tiu mem ĉio venas |
| 1071 | Kiun la sorto karesas, al tiu ĉio sukcesas |
| 1222 | Kuraĝo ĉion atingas |
| 1281 | La tempo venos, ni ĉion komprenos |
| 1558 | Mono perdita, nenio perdita; honoro perdita, ĉio perdita |
| 1565 | Montru moneron, ĉio fariĝos |
| 1609 | Ne ĉio batas, kio tondras |
| 1610 | Ne ĉio brilanta estas diamanto |
| 1611 | Ne ĉio griza estas lupo |
| 1613 | Ne ĉio utilas, kio brilas |
| 1612 | Ne ĉion oni devas severe ekzameni |
| 1807 | Okulo avidas ĉion kion vidas |
| 1823 | Oni faris, oni ĉesis, kaj ni ĉion forgesis |
| 1840 | Ora ŝlosilo ĉion malfermas |
| 1846 | Oro nur fingron eksvingas kaj ĉion atingas |
| 1913 | Per vorto ĝentila ĉio estas facila |
| 2130 | Rakonti ĉion faritan kaj kaŝitan |
| 2185 | Saĝulo scias ion, sed neniu scias ĉion |
| 2207 | Scion akiru, sed ne ĉion eldiru |
| 2211 | Se amas Dio, prosperas ĉio |
| 2258 | Se ne estus "se" kaj "tamen", mi al ĉio dirus amen |
| 2302 | Se vi krudulon iom karesos, li al si ĉion permesos |
| 2306 | Se vi pri ĉio informiĝos, vi baldaŭ maljuniĝos |
| 2327 | Simio al simio plaĉas pli ol ĉio |