26 | Al feliĉulo eĉ koko donas ovojn |
111 | Antaŭ tima okulo potenciĝas eĉ kulo |
176 | Bojas hundo sen puno eĉ kontraŭ la suno |
201 | Brogita eĉ sur akvon blovas |
301 | De malbona ŝafo estas bona eĉ tufo |
307 | De nehavanto eĉ reĝo nenion ricevos |
319 | De ŝafo senlana eĉ lanero taŭgas |
384 | Dronanto domon proponas, savito eĉ brikon ne donas |
385 | Dronanto eĉ herbeton kaptas avide |
397 | Eĉ bagatelo povas servi al celo |
398 | Eĉ blinda kokino povas trovi grajnon |
399 | Eĉ ĉe kokino troviĝas propra inklino |
400 | Eĉ el sub la tero aperas la vero |
401 | Eĉ en Parizo herbo ne fariĝas cerbo |
402 | Eĉ guto malgranda, konstante frapante, traboras la monton granitan |
403 | Eĉ inter piuloj ne mankas pekuloj |
404 | Eĉ kaprino plaĉas, se la doto sufiĉas |
405 | Eĉ kiu plej bone pafas, tamen iam maltrafas |
406 | Eĉ kontraŭ pastra prediko troviĝas kritiko |
407 | Eĉ kvar piedoj de ĉevalo ĝin ne savas de falo |
408 | Eĉ malgranda muŝo ne estas sen buŝo |
409 | Eĉ malsaĝulon sperto instruos |
410 | Eĉ monstron admiras, kiu ame deliras |
411 | Eĉ muŝo sentas, kiam vi ĝin turmentas |
412 | Eĉ najtingalo ne estas sen galo |
413 | Eĉ per dolĉa kuko vi min ne allogos |
414 | Eĉ pinglo povas koron trapiki |
415 | Eĉ plej bonan ŝipon malbonigas la ventoj |
416 | Eĉ plej granda malbono al bono kondukas |
417 | Eĉ plej nigra bovino donas lakton nur blankan |
418 | Eĉ plej ruza vulpo en kaptilon falas |
419 | Eĉ por plej terura tago venas vespero |
420 | Eĉ por pomo putranta troviĝas amanto |
421 | Eĉ signo ne restis, kie urbo estis |
422 | Eĉ sur la suno troviĝas makuloj |
423 | Eĉ ŝtipo estos bela, se vi ĝin ornamos |
424 | Eĉ ŝtono verdiĝas, se ĝi longe ne moviĝas |
425 | Eĉ vulpo plej ruza fine estas kaptata |
476 | En amaso eĉ morto estas pli gaja |
502 | En kompanio eĉ morto faciliĝas |
509 | En malfacila horo eĉ groŝ' estas valoro |
511 | En mizero eĉ saĝulo estas malsaĝa |
646 | Gardatan ŝafon eĉ lupo timas |
677 | Ĝi eĉ ne tuŝas lian orelon |
745 | Hundo povas boji eĉ kontraŭ la reĝo |
808 | Kalumniante konstante, oni eĉ anĝelon nigrigas |
1000 | Kiu groŝon ne honoras, eĉ duongroŝon ne valoras |
1069 | Kiun favoras la sorto, por tiu eĉ koko estas ovoporta |
1159 | Konservas eĉ karbo la strukturon de l' arbo |
1168 | Kontentigi ĉiujn eĉ anĝelo ne povas |
1180 | Kontraŭ kalumnio ne povas batali eĉ Dio |
1183 | Kontraŭ malfeliĉo ne defendas eĉ riĉo |
1186 | Kontraŭ nehavo eĉ juĝo silentas |
1190 | Kontraŭ tuta kohorto eĉ Herkulo estas malforta |
1203 | Kriu eĉ raŭke, sed kanti ne ĉesu |
1320 | Li eĉ el sablo vipojn tordas |
1335 | Li faras princan promeson, sed ne havas eĉ speson |
1362 | Li loĝas tie, kien eĉ birdo ne flugas |
1375 | Li ne toleras eĉ muŝon sur la muro |
1478 | Malsaĝulon oni batas eĉ en la preĝejo |
1755 | Ne valoras la akiro eĉ la penon de l' deziro |
1780 | Nokte eĉ monstro estas belulo |
1815 | Oni batas, malkaresas, kaj eĉ plori ne permesas |
1848 | Paca silento, ke ne blovas eĉ vento |
1904 | Per mono eĉ silento fariĝas elokvento |
2030 | Por li eĉ la muso ne estas sen felo |
2121 | Pro vorta ludo li eĉ patron ne domaĝas |
2132 | Rano eĉ en palaco sopiras pri marĉo |
2221 | Se Dio ordonos, eĉ ŝton' lakton donos |
2234 | Se kalumnio eĉ pasas, ĝi ĉiam ion lasas |
2239 | Se la gasto estas amata, eĉ lia servanto ne restas malsata |
2240 | Se la gasto meritas, eĉ lia hundo profitas |
2289 | Se peko trafas, eĉ bastono ekpafas |
2264 | Sen fajro ne brulas eĉ pajlo |
2254 | Senĉesa guto eĉ ŝtonon traboras |
2565 | Vi povas eĉ haki lignon sur lia kapo |