| 98 | Ankoraŭ Dio ne dormas |
| 99 | Ankoraŭ la ezoko ne estas sur la hoko |
| 100 | Ankoraŭ la gajno ne estas en la mano |
| 101 | Ankoraŭ multe vi kuros, ĝis vi alkuros |
| 102 | Ankoraŭ neniu evitis la sorton |
| 103 | Ankoraŭ neniu plaĉis al ĉiu |
| 680 | Ĝi estas ankoraŭ birdo sur la tegmento |
| 681 | Ĝi estas ankoraŭ malproksime en la kampo |
| 682 | Ĝi estas ankoraŭ pasero en aero |
| 683 | Ĝi estas ankoraŭ vortoj de orakolo |
| 695 | Ĝi havas ankoraŭ signon de demando |
| 699 | Ĝi ne eliris ankoraŭ el malproksima nebulo |
| 703 | Ĝi staras ankoraŭ malproksime en la kampo |
| 1262 | La manĝota fiŝo estas ankoraŭ en la rivero |
| 1279 | La sigelo ankoraŭ ne estas metita |
| 1340 | Li havas ankoraŭ la lakton sur la lipoj |
| 1341 | Li havas ankoraŭ printempon en kapo |
| 1368 | Li ne elrampis ankoraŭ el la vindoj |
| 1372 | Li ne frapis al si ankoraŭ la kornojn |
| 1390 | Li ŝvitas ankoraŭ super la alfabeto |