| 22 | Al Dio plaĉu, sed sur diablon ne kraĉu |
| 23 | Al Dio servu, diablon rezervu |
| 56 | Al porko Dio kornojn ne donas |
| 98 | Ankoraŭ Dio ne dormas |
| 196 | Bovidon mi atendis, infanon Dio sendis |
| 266 | Ĉiu por si, por ĉiuj Di' |
| 282 | Danĝero sieĝas, al Dio ni preĝas; danĝero ĉesas, ni Dion forgesas |
| 336 | Dio al vi donis, por ke vi povu doni |
| 337 | Dio batas, Dio kompatas |
| 338 | Dio donis buŝon, Dio donos manĝon |
| 340 | Dio donis infanon, Dio donos por ĝi panon |
| 341 | Dio donis kaj benis, sed diablo forprenis |
| 342 | Dio donis oficon, Dio donas kapablon |
| 343 | Dio donis oficon, Dio donas prudenton |
| 344 | Dio donis tagon, Dio donos manĝon |
| 339 | Dio donis, Dio prenis |
| 345 | Dio ĝuste faras, neniam eraras |
| 346 | Dio kompatu! |
| 347 | Dio longe paciencas, sed severe rekompencas |
| 348 | Dio manĝon donacis, sed la dentoj agacas |
| 349 | Dio ne perfidas, se homo lin fidas |
| 350 | Dio ne ricevis, diablo forlevis |
| 354 | Dio orfojn ne forgesas |
| 355 | Dio punas laŭ la fortoj |
| 356 | Dio puni deziras, li la saĝon fortiras |
| 357 | Dio scias bone pri niaj bezonoj |
| 351 | Dion fidu, sed senfare ne sidu |
| 352 | Dion kolerigis, homojn ridigis |
| 353 | Dion laŭdu kaj diablon aplaŭdu |
| 514 | En plej alta mizero al Dio esperu |
| 562 | Faras rabon kaj ŝtelon, por oferi al Dio kandelon |
| 574 | Faru vian aferon, Dio zorgos ceteron |
| 625 | Forte sidas, kiu Dion fidas |
| 648 | Gardu min Dio kontraŭ amikoj, kontraŭ malamikoj mi gardos min mem |
| 729 | Hom' malesperas, Dio aperas |
| 734 | Homo pafas, Dio trafas |
| 735 | Homo proponas, Dio disponas |
| 796 | Ju pli la infanoj bezonas, des pli Dio al vi donas |
| 871 | Kie estas harmonio, estas beno de Dio |
| 928 | Kion Dio ne donis, perforte ne postulu |
| 929 | Kion Dio ne donis, tion perforte ne serĉu |
| 940 | Kion ni vere bezonas, Dio ĝin donas |
| 1009 | Kiu hontas nenion, ne timas Dion |
| 1095 | Kiu saĝon ne havas, Dio lin savas |
| 1100 | Kiu sian langon katenas, Dio lin benas |
| 1142 | Komenci per Dio kaj fini per diablo |
| 1178 | Kontraŭ homo fiera Dio estas severa |
| 1180 | Kontraŭ kalumnio ne povas batali eĉ Dio |
| 1192 | Kontraŭ volo de Dio helpos nenio |
| 1207 | Kun Dio vi iros ĉien, sen Dio nenien |
| 1547 | Mizero plej ekstreme, Dio plej proksime |
| 1592 | Ne atingos krio ĝis la trono de Dio |
| 1687 | Nek pio por Dio, nek kapablo por diablo |
| 2015 | Popolo diras, Dio diras |
| 2051 | Por ŝafo tondita Dio venton moderigas |
| 2077 | Preĝejo proksima, sed Dio malproksima |
| 2142 | Respektu Dion kaj reĝon kaj obeu la leĝon |
| 2211 | Se amas Dio, prosperas ĉio |
| 2219 | Se Dio ne aranĝos, lupo vin ne manĝos |
| 2220 | Se Dio ne volas, sanktulo ne helpos |
| 2221 | Se Dio ordonos, eĉ ŝton' lakton donos |
| 2292 | Servo al Dio vana ne restas |
| 2328 | Singardeman Dio gardas |
| 2438 | Tondro kampulon memorigas pri Dio |
| 2459 | Trio plaĉas al Dio |
| 2587 | Vivi kiel ĉe la brusto de Dio |