| 115 | Apud plena manĝotablo ĉiu estas tre afabla |
| 258 | Ĉiu manĝas, kiel li aranĝas |
| 298 | De lia vivo aranĝo estas trinko kaj manĝo |
| 303 | De malriĉula manĝo ni guston ne scias |
| 305 | De manĝo malriĉula ni guston ne scias |
| 338 | Dio donis buŝon, Dio donos manĝon |
| 344 | Dio donis tagon, Dio donos manĝon |
| 348 | Dio manĝon donacis, sed la dentoj agacas |
| 392 | Dum la manĝado venas apetito |
| 619 | Formanĝis en merkredo, ne serĉu en vendredo |
| 634 | Fremda manĝo havas bonan guston |
| 684 | Ĝi estas kiel mustardo post la manĝo |
| 686 | Ĝi estas mustardo post la manĝo |
| 757 | Instruas mizero manĝi panon sen butero |
| 849 | Kiam kato jam formanĝis, forpelado ne helpos |
| 978 | Kiu ĉion formanĝis en tago, malsatos vespere |
| 1014 | Kiu kaĉon aranĝas, tiu ĝin manĝas |
| 1015 | Kiu kaĉon kuiris, tiu ĝin manĝu |
| 1038 | Kiu manĝon al mi donas, tiu al mi ordonas |
| 1120 | Kiu venis post la manĝo, restas sen manĝo |
| 1257 | La lipoj ne montru, kion manĝis la buŝo |
| 1262 | La manĝota fiŝo estas ankoraŭ en la rivero |
| 1395 | Liveru nur panon, manĝontoj sin trovos |
| 1413 | Lupo lupon ne manĝas |
| 1488 | Malsato plej bone gustigas la manĝon |
| 1516 | Metio manĝon ne bezonas kaj manĝon tamen donas |
| 1643 | Ne el unu forno li manĝis jam panon |
| 1740 | Ne spiciĝas manĝo de mastrina beleco |
| 2026 | Por honoro ni dankas, se manĝ' al ni mankas |
| 2050 | Por ŝafon formanĝi, lupo trovos pretekston |
| 2175 | Rusto manĝas feron, ĉagreno la koron |
| 2176 | Rusto manĝas la feron, kaj zorgo la homon |
| 2204 | Scias la kato, kies lardon ĝi manĝis |
| 2219 | Se Dio ne aranĝos, lupo vin ne manĝos |
| 2301 | Se vi faros vin ŝafo, la lupoj vin manĝos |
| 2309 | Se vi sidos en branoj, vin manĝos la porkoj |
| 2355 | Stomako ne estas spegulo: kion ĝi manĝis, ne vidas okulo |
| 2474 | Tro kara aranĝo por malkara tagmanĝo |
| 2477 | Tro multe da salo malbonigas la manĝon |
| 2512 | Unu ovo malbona tutan manĝon difektas |
| 2562 | Vi min manĝigos, mi vin trinkigos |
| 2624 | Vulpo mienon ŝanĝas, sed plue kokidojn manĝas |