| 147 | Barbo potenca, sed kapo sensenca |
| 270 | Ĉiu sin direktas, kiel la kap' al li diktas |
| 479 | Enbati al si en la kapon |
| 549 | Estu ĉapo laŭ la kapo |
| 591 | Fiera mieno kapo malplena |
| 711 | Havi iom da vaporo en la kapo |
| 809 | Kapo estas por tio, ke ĝi zorgu pri ĉio |
| 811 | Kapo kun herbo, sen guto da cerbo |
| 812 | Kapo majesta, sed cerbo modesta |
| 813 | Kapo malsaĝa ne griziĝas nek kalviĝas |
| 814 | Kapo pekas, piedoj suferas |
| 810 | Kapoj diferencas, kranioj egalas |
| 841 | Kia la kapo, tia la ĉapo |
| 907 | Kio en la kapo, tio sur la lango |
| 921 | Kiom da kapoj, tiom da opinioj |
| 1016 | Kiu kapon posedas, kombilon jam trovos |
| 1079 | Kiu perdis la kapon, ne bezonas jam ĉapon |
| 1277 | La sama afero, sed kun la kapo al tero |
| 1325 | Li estas en klopodoj de l' kapo ĝis piedoj |
| 1341 | Li havas ankoraŭ printempon en kapo |
| 1346 | Li havas la kapon fortike sur la kolo |
| 1347 | Li havas la kapon sur ĝusta loko |
| 1348 | Li havas la kapon sur la ĝusta loko |
| 1349 | Li havas muŝon en la kapo |
| 1373 | Li ne havas kapon de ministro |
| 1491 | Mankas klapo en lia kapo |
| 1544 | Mizero havas talentan kapon |
| 1578 | Multe en kapo, sed nenio en poŝo |
| 1600 | Ne bezonas la kapo konsilon de kruroj |
| 1626 | Ne doloras frapo sur fremda kapo |
| 1796 | Ofte ĉapo de kampulo kovras kapon de saĝulo |
| 1806 | Okazon kaptu ĉe l' kapo, ĉar la vosto estas glita |
| 1842 | Ordigi al iu la kapon |
| 1900 | Per la kapo malsupren |
| 1891 | Perdi la kandelon el la kapo |
| 1894 | Perdinta la kapon pri haroj ne ploras |
| 1923 | Piedo ne atentis, kapo eksentis |
| 1995 | Pli kara estas kap' al ĉapo |
| 1996 | Pli kara estas kapo ol ĉapo |
| 1997 | Pli kara kapo ol ĉapo |
| 2101 | Pro kapo malsaĝa suferas la kruroj |
| 2127 | Putrado de fiŝo komenciĝas de l' kapo |
| 2180 | Saĝa kapo duonvorton komprenas |
| 2297 | Se stomako doloras, kapo laboras |
| 2509 | Unu kapo facile trovas apogon |
| 2565 | Vi povas eĉ haki lignon sur lia kapo |