| 48 | Al loko dolora ni manon etendas, al loko ĉarma okulojn ni sendas |
| 100 | Ankoraŭ la gajno ne estas en la mano |
| 259 | Ĉiu mano al si altiras |
| 276 | Danci antaŭ iu sur piedoj kaj manoj |
| 294 | De la buŝo ĝis la manoj estas granda interspaco |
| 295 | De la manoj ĝis lipoj la sup' elverŝiĝis |
| 378 | Donu fingron al avidulo, li tutan manon postulas |
| 390 | Du manoj faras ĉion, sed unu nenion |
| 462 | El lia mano ĉiu monero elglitas |
| 558 | Falis el mano, prenu satano |
| 612 | For el la manoj for el kalkulo |
| 765 | Inter la mano ĝis la buŝo ofte disverŝiĝas la supo |
| 975 | Kiu cedas al sia infano, ĝin pereigas per propra mano |
| 1034 | Kiu ludas kun koto, malpurigas la manojn |
| 1113 | Kiu tro forte la manon svingas, nenion atingas |
| 1127 | Kiu volas panon, ne dorlotu la manon |
| 1177 | Kontraŭ forta mano la leĝo estas vana |
| 1213 | Kun la peko en mano |
| 1263 | La mano lin jukas |
| 1278 | Lasi fali la manojn |
| 1319 | Li donas peceton da pano kaj bategon per mano |
| 1355 | Li havas truon en la manplato |
| 1494 | Mano dekstra ne sciu, kion faras la maldekstra |
| 1495 | Mano manon lavas |
| 1497 | Mano pekis, dorso pagas |
| 1496 | Manon malkvietan ĉiu muro atakas |
| 1530 | Mi lavas al mi la manojn |
| 1677 | Ne karesu per mano, sed karesu per pano |
| 1695 | Ne laciĝos mano, ne fariĝos pano |
| 1696 | Ne laciĝu viaj manoj pri fremdaj infanoj |
| 1801 | Ofte mano forgesas, kion buŝo promesas |
| 1827 | Oni lekas la manon, sed celas la panon |
| 1835 | Oni prenas per manoj, redonas per piedoj |
| 1901 | Per lango flatas, per mano batas |
| 1905 | Per mono, ne per mano punu vilaĝanon |
| 1979 | Pli da infanoj, pli da manoj |
| 2335 | Sklavo kun forta mano estas plej granda tirano |
| 2342 | Sperta mano ne restas sen pano |
| 2423 | Teni iun per fera mano |
| 2556 | Via dekstra mano ne sciu, kion faras la maldekstra |
| 2559 | Vidas okulo, sed mano ne trafas |
| 2595 | Vivi per sistemo de "el mano al buŝo" |