| 14 | Al bona ĉasisto iras mem la besto |
| 251 | Ĉiu iras, kiel saĝ' al li diras |
| 330 | Deziru, ne deziru ordon' estas, iru! |
| 360 | Diris kaj foriris |
| 450 | El flamo sin eltiris, en fajron eniris |
| 456 | El la buŝ' multaj vortoj eliras, sed ne ĉiuj ion diras |
| 453 | Eliri sen frakaso el granda embaraso |
| 542 | Esti en situacio sen eliro |
| 554 | Fadeno iras, kien kudrilo ĝin tiras |
| 597 | Fiŝo ne iras, sed hoko ĝin tiras |
| 617 | Foriris bovido, revenis bovo |
| 654 | Gasto tro petata foriras malsata |
| 697 | Ĝi iris al li preter la buŝon |
| 699 | Ĝi ne eliris ankoraŭ el malproksima nebulo |
| 770 | Iras ĉiu kruro laŭ sia plezuro |
| 771 | Iri for en bona hor' |
| 856 | Kiam vorto eliris, vi ĝin jam ne retiros |
| 868 | Kie ajn rano iras, ĝi ĉiam marĉon sopiras |
| 869 | Kie dento doloras, tien iras la lango |
| 890 | Kien kudrilo iras, tien fadenon ĝi tiras |
| 913 | Kio iras el koro, venas al koro |
| 1011 | Kiu iras sperte, iras certe |
| 1012 | Kiu iras trankvile, iras facile |
| 1020 | Kiu komencas juĝon, iras sub jugon |
| 1026 | Kiu kuraĝe aliras, facile akiras |
| 1087 | Kiu rabi eliras, ofte nuda revenas |
| 1108 | Kiu timas bestaron, ne iru arbaron |
| 1207 | Kun Dio vi iros ĉien, sen Dio nenien |
| 1235 | La afero ne iras glate |
| 1296 | Leĝo estas cedema: kien vi deziras, ĝi iras |
| 1303 | Lerneja sekreto ne iru al gazeto |
| 1337 | Li foriris kun longa nazo |
| 1309 | Lia cerbo iris promeni |
| 1315 | Liberulo iras, kien li deziras |
| 1437 | Malfeliĉo venas rajde, foriras piede |
| 1483 | Malsano venas rapide, foriras rigide |
| 1649 | Ne estas piediranto kolego al rajdanto |
| 1653 | Ne fanfaronu irante, fanfaronu revenante |
| 1668 | Ne iras hakilo al kolo humila |
| 1669 | Ne iru al fremda anaro kun via regularo |
| 1670 | Ne iru fadeno antaŭ kudrilo |
| 1671 | Ne iru okuloj super la frunton |
| 1683 | Ne konante la profundecon, ne iru en la riveron |
| 1679 | Nek eniro, nek eliro |
| 1693 | Nek transnaĝeble, nek transireble |
| 1803 | Okaza komplimento ne iras al testamento |
| 1829 | Oni maron admiras, se oni maron ne iras |
| 1888 | Pensoj iras trans limo sen pago kaj timo |
| 1967 | Pli bone estas reiri, ol perdi la vojon |
| 1987 | Pli facile estas ne iri, ol tro malfrue reiri |
| 2133 | Rapide iras la vortoj, sed ne rapide la faroj |
| 2214 | Se brulas nenio, fumo ne iras |
| 2274 | Sen mensoga rekomendo ne iros la vendo |
| 2275 | Sen mono en urbon ne iru |
| 2334 | Situacio sen eliro |
| 2339 | Sonorilo vokas al preĝejo kaj mem neniam eniras |
| 2427 | Tie iras fumo per densaj nuboj |
| 2429 | Tien okuloj iras, kion la koro deziras |
| 2454 | Tra unu orelo eniras, tra la dua eliras |
| 2496 | Unua paŝo iron direktas |
| 2576 | Vi sekrete vorton diros, ĝi tra l' tuta mondo iros |