| 101 | Ankoraŭ multe vi kuros, ĝis vi alkuros |
| 142 | Azenon komunan oni batas plej multe |
| 283 | De atendo kaj espero pereis multaj sur la tero |
| 286 | De elekto tro multa plej malbona rezulto |
| 321 | De tro multa scio krevas la kranio |
| 456 | El la buŝ' multaj vortoj eliras, sed ne ĉiuj ion diras |
| 467 | El multaj milonoj fariĝas milionoj |
| 768 | Inter pokalo kaj lipoj povas multe okazi |
| 776 | Ju disputo pli forta, des pli multaj la vortoj |
| 816 | Kapricoj de grandsinjoroj kaj multego da kreditoroj |
| 844 | Kiam filino edziniĝis, multaj fianĉoj troviĝas |
| 845 | Kiam filino edziniĝis, multaj fianĉoj troviĝis |
| 916 | Kio kostas malmulte, kostas plej kare |
| 927 | Kio multe kostas, multe valoras |
| 990 | Kiu elektas tro multe, ricevas nenion |
| 999 | Kiu glutis tro multe, tiu agas tro stulte |
| 1017 | Kiu kaptas tro vaste, konservas malmulte |
| 1036 | Kiu malmulte deziras, feliĉon akiras |
| 1037 | Kiu malmulton ne ŝatas, multon ne meritas |
| 1048 | Kiu multe babilas, al si mem malutilas |
| 1049 | Kiu multe babilas, pensas malmulte |
| 1050 | Kiu multe minacas, ne estas danĝera |
| 1051 | Kiu multe parolas, malamikon konsolas |
| 1052 | Kiu multe parolas, ne multe faras |
| 1053 | Kiu multe profitas, ankaŭ perdon ne evitas |
| 1054 | Kiu multon deziras, nenion akiras |
| 1062 | Kiu nenion valoras, plej multe sin gloras |
| 1114 | Kiu tro multe deziras, nenion akiras |
| 1282 | La "tuj" de sinjoroj estas multe da horoj |
| 1345 | Li havas en la cerbo tro multe da herbo |
| 1572 | Multaj kompatantoj, sed neniu helpanto |
| 1573 | Multaj svatiĝas, feliĉulo edziĝas |
| 1574 | Multaj vokitoj, sed ne multaj elektitoj |
| 1575 | Multe da fianĉoj, sed la ĝusta ne venas |
| 1576 | Multe da peno, neniom da pano |
| 1577 | Multe da sprito, sed neniom da profito |
| 1578 | Multe en kapo, sed nenio en poŝo |
| 1579 | Multe entreprenis, sed ne multe eltenis |
| 1580 | Multe komencite, malmulte plenumite |
| 1911 | Per tro multa varto malboniĝas la farto |
| 1972 | Pli bone malmulte gajni, ol multe perdi |
| 1974 | Pli bone ne sali, ol sali tro multe |
| 1985 | Pli facile estas multe elspezi, ol malmulte enspezi |
| 1986 | Pli facile estas multon elspezi, ol malmulton enspezi |
| 2066 | Post la fino de l' batalo estas multe da kuraĝuloj |
| 2110 | Pro multo da arboj li arbaron ne vidas |
| 2128 | Rado malbona knaras plej multe |
| 2477 | Tro multe da salo malbonigas la manĝon |
| 2627 | Vundo sekreta doloras plej multe |