Proverbaro esperanta: [zam-234] Konfido

Temo: Konfido [K] (ĉiuj "Konfido")

1152 [zam-234.01] Konfidu, sed vidu
2467 [zam-234.02] Tro da konfido kondukas al perfido
89 [zam-234.03] Amu Antonon, sed gardu vian monon
1216 [zam-234.04] Kun urso promenu, sed pafilon prete tenu
387 [zam-234.05] Dubo gardas kontraŭ risko
1769 [zam-234.06] Ni amu nin frate, sed ni kalkulu akurate
648 [zam-234.07] Gardu min Dio kontraŭ amikoj, kontraŭ malamikoj mi gardos min mem