| 48 | Al loko dolora ni manon etendas, al loko ĉarma okulojn ni sendas |
| 66 | Al vi oni predikas, kaj nin oni pikas |
| 94 | Ankaŭ al ni la suno eklumos |
| 93 | Ankaŭ al nia nesto venos iam la festo |
| 179 | Bona estas Romo, sed tro malproksima de nia domo |
| 190 | Bone sukcesu, sed ankaŭ nin ne forgesu |
| 282 | Danĝero sieĝas, al Dio ni preĝas; danĝero ĉesas, ni Dion forgesas |
| 287 | De fremda dento ni doloron ne sentas |
| 303 | De malriĉula manĝo ni guston ne scias |
| 305 | De manĝo malriĉula ni guston ne scias |
| 357 | Dio scias bone pri niaj bezonoj |
| 496 | En fremda okulo ni vidas ligneron, en nia ni trabon ne vidas |
| 501 | En juneco ni petas, en maljuneco forĵetas |
| 546 | Estis la tempo, ni ne komprenis pasis la tempo, la saĝ' al ni venis |
| 773 | Jen kiaj ni estas! |
| 876 | Kie jukas, tie ni gratas |
| 881 | Kiel oni, tiel ĉe ni |
| 900 | Kio aliloke promenos, al ni ankaŭ ĝi venos |
| 904 | Kio doloras, pri tio ni ploras |
| 950 | Kio pasis, nin forlasis |
| 951 | Kio post la montoj kuŝas, tio nin neniom tuŝas |
| 939 | Kion ni havas, por ni ne valoras; kiam ni ĝin perdis, ni ploras |
| 940 | Kion ni vere bezonas, Dio ĝin donas |
| 1193 | Konu nin, ŝatu nin! |
| 1281 | La tempo venos, ni ĉion komprenos |
| 1586 | Najbaro ne ĝemas, kiam boto nin premas |
| 1769 | Ni amu nin frate, sed ni kalkulu akurate |
| 1770 | Ni facile forgesas, kio nin ne interesas |
| 1771 | Ni forgesas averton, ni memoras la sperton |
| 1774 | Ni laboru kaj esperu |
| 1777 | Ni reciproke nin konas, klarigon ne bezonas |
| 1778 | Ni vidas, kiu ridas kiu ploras, ni ne vidas |
| 1775 | Nin ĉiam ravas, kion ni ne havas |
| 1776 | Nin instruas eraro, kiun faras najbaro |
| 1823 | Oni faris, oni ĉesis, kaj ni ĉion forgesis |
| 2011 | Ploranton ni evitas, ridanton ni imitas |
| 2026 | Por honoro ni dankas, se manĝ' al ni mankas |
| 2244 | Se la tempo forblovis, ni jam helpi ne povas; kio post ni aperos, ni de ĝi ne suferos |
| 2413 | Taksi la sanon ni lernas en malsano |
| 2526 | Valoron de objekto ni ekkonas post difekto |
| 2579 | Vivanton ni malhonoras, mortinton ni adoras |