| 89 | Amu Antonon, sed gardu vian monon |
| 387 | Dubo gardas kontraŭ risko |
| 646 | Gardatan ŝafon eĉ lupo timas |
| 647 | Gardu kandelon por la nokto |
| 648 | Gardu min Dio kontraŭ amikoj, kontraŭ malamikoj mi gardos min mem |
| 649 | Gardu vin du baroj: lipoj kaj dentaroj |
| 720 | Hazardo estas malbona gardo |
| 1102 | Kiu sin gardas, tiu sin savas |
| 1146 | Komercisto estas ĉasisto, li rigardas, kiu sin ne gardas |
| 1836 | Oni priŝtelas ne riĉulon, sed sengardulon |
| 2064 | Post la falo oni fariĝas singarda |
| 2312 | Se vulpo pentofaras, gardu la kokidojn |
| 2282 | Sen rigardo, sen gardo |
| 2328 | Singardeman Dio gardas |