| 32 | Aliajn gvidas kaj mem ne vidas |
| 118 | Arbaro aŭdas, kampo vidas |
| 271 | Ĉiu sin gvidas, kiel li vidas |
| 465 | Elmeti la okulon kaj vidi nulon |
| 477 | En arbaro sidas kaj arbojn ne vidas |
| 478 | En arbaro sidis kaj arbojn ne vidis |
| 496 | En fremda okulo ni vidas ligneron, en nia ni trabon ne vidas |
| 497 | En fremda tegmento li flikas truon kaj en propra ne vidas la fluon |
| 498 | En infano vidiĝas, kia homo fariĝos |
| 540 | Esti en Romo kaj ne vidi la Papon |
| 778 | Juĝanto decidas, kiel li vidas |
| 859 | Kia oni vin vidas, tia oni vin taksas |
| 883 | Kiel oni vin vidas, tiel oni vin taksas |
| 1029 | Kiu laboron evitas, bonon ne vidas |
| 1083 | Kiu povas antaŭvidi! |
| 1097 | Kiu sentas ploras, kiu vidas nur ridas |
| 1124 | Kiu vivos, tiu vidos |
| 1152 | Konfidu, sed vidu |
| 1396 | Li vidas nur ĝis la pinto de sia nazo |
| 1458 | Malproksime vidas, antaŭ la nazo ne vidas |
| 1526 | Mi flanke sidis, mi ne aŭdis nek vidis |
| 1528 | Mi hejme sidis, nenion vidis |
| 1719 | Neniu vidas, kio lin insidas |
| 1778 | Ni vidas, kiu ridas kiu ploras, ni ne vidas |
| 1807 | Okulo avidas ĉion kion vidas |
| 1811 | Okulo ne vidis pagu la sako |
| 1820 | Oni ekkonas bovon per la vido kaj malsaĝulon per lia rido |
| 2110 | Pro multo da arboj li arbaron ne vidas |
| 2114 | Propran ĝibon neniu vidas |
| 2134 | Rapide senvide |
| 2148 | Ricevi grizan haron, ne vidinte altaron |
| 2285 | Se okulo ne vidas, koro ne avidas |
| 2286 | Se okulo ne vidis, pagas la poŝo |
| 2316 | Sidas gasto minuton, sed vidas la tuton |
| 2355 | Stomako ne estas spegulo: kion ĝi manĝis, ne vidas okulo |
| 2518 | Unu vido taŭgas pli ol dek aŭdoj |
| 2524 | Uzu tempon estantan, antaŭvidu estontan, memoru estintan |
| 2559 | Vidas okulo, sed mano ne trafas |