| 76 | Amiko estas kara, sed mi mem estas pli kara |
| 126 | Atendu min antaŭ la domo de mia pranepo |
| 196 | Bovidon mi atendis, infanon Dio sendis |
| 279 | Dancu diabloj, sed ne en mia arbaro |
| 369 | Donacon reprenu kaj mian vivon ne venenu |
| 413 | Eĉ per dolĉa kuko vi min ne allogos |
| 571 | Farita via faro, nun adiaŭ, mia kara! |
| 648 | Gardu min Dio kontraŭ amikoj, kontraŭ malamikoj mi gardos min mem |
| 689 | Ĝi estas por mi ĥina scienco |
| 690 | Ĝi estas por mi makulo en la okulo |
| 691 | Ĝi estas por mi volapukaĵo |
| 693 | Ĝi fariĝis por mi osto en la gorĝo |
| 698 | Ĝi jam staras al mi en la gorĝo |
| 723 | Hodiaŭ al mi, morgaŭ al vi |
| 767 | Inter miaj muroj estu miaj plezuroj |
| 782 | Juku la haŭto, sed ne sur mia korpo |
| 886 | Kie mi disponas, tie mi ordonas |
| 888 | Kien ajn mi pafas, ĉio maltrafas |
| 896 | Kies gasto mi estas, ties feston mi festas |
| 901 | Kio al mi sonis, tion mi resonas |
| 908 | Kio estas bona por vi, estas bona por mi |
| 924 | Kio mia, tio bona |
| 925 | Kio min ne tuŝas, kuŝu kiel kuŝas |
| 935 | Kion mem mi faras, tion ĉie mi flaras |
| 936 | Kion mi ne scias, tion mi ne envias |
| 937 | Kion mi ne sentas, pri tio mi silentas |
| 938 | Kion mi povas, tion mi elŝovas |
| 1010 | Kiu hundon mian batas, min mem ne tre ŝatas |
| 1038 | Kiu manĝon al mi donas, tiu al mi ordonas |
| 1332 | Li estas preskaŭ mia frato: nepo de kuzo de onklo de konato |
| 1356 | Li havis viandon, mi havis nur oston li havis la ĝuon, mi pagis la koston |
| 1522 | Mi ankaŭ lokon sur la tero okupas |
| 1523 | Mi blinde pafos, eble trafos |
| 1526 | Mi flanke sidis, mi ne aŭdis nek vidis |
| 1527 | Mi havas pri tio nek scion nek supozon |
| 1528 | Mi hejme sidis, nenion vidis |
| 1529 | Mi konas miajn homojn |
| 1530 | Mi lavas al mi la manojn |
| 1531 | Mi lin liberigis, li min saĝigis |
| 1536 | Mi ne povas kapti en ĝi la sencon |
| 1537 | Mi ne volas baton, mi ne volas kompaton |
| 1538 | Mi ne volas tion ĉi scii |
| 1540 | Mi panon ne esperis, subite kuko aperis |
| 1519 | Mia lango mia malamiko |
| 1521 | Mia loĝejo estas mia reĝejo |
| 1520 | Mia loĝejo mia reĝejo |
| 1539 | Min ne tuŝas la afero, mi staras ekstere |
| 1702 | Ne mia estas la ĉevalo, min ne tuŝas ĝia falo |
| 1788 | Nun finiĝas mia klereco |
| 1830 | Oni metis makulon en mian kalkulon |
| 2035 | Por mia mono mi ankaŭ estas barono |
| 2067 | Post mia malapero renversiĝu la tero |
| 2112 | Pronomoj "mia" "min" kaj "mi" en mondo reĝas ĉiam tri |
| 2249 | Se mi faru riverencon, mi elektas potencon |
| 2250 | Se mi scius, kie mi falos, mi tien metus tapiŝon |
| 2251 | Se mi scius, kion mi ne scias, ĉiuj saĝuloj min envius |
| 2258 | Se ne estus "se" kaj "tamen", mi al ĉio dirus amen |
| 2260 | Se ne la "se" malfeliĉa, mi estus nun homo plej riĉa |
| 2527 | Vane vi tentas, mi ne konsentos |
| 2535 | Venis fino al mia latino |
| 2536 | Venis mizero helpu min, frato; pasis mizero for, malamato |
| 2562 | Vi min manĝigos, mi vin trinkigos |
| 2563 | Vi ne kredas, ne aŭskultu, sed min ne insultu |