| 67 | Amaso da fianĉoj, sed la ĝusta ne venas |
| 68 | Amaso da mono kaj titolo de barono |
| 165 | Bela vizaĝo estas duono da doto |
| 312 | De pli da suko ne malboniĝas la kuko |
| 320 | De tro da pano venas malsano |
| 293 | Deko da pekoj, unu la puno |
| 326 | Deziri al iu amason da mono kaj titolon de barono |
| 427 | Edziĝo laŭ koro, laŭ la kvanto da oro |
| 490 | En ĉiu malbono estas iom da bono |
| 585 | Festeno kaj ĉaso kaj da ŝuldoj amaso |
| 711 | Havi iom da vaporo en la kapo |
| 769 | Iom da malvero ne estas danĝero |
| 786 | Ju pli da aĉetantoj, des pli alta la prezo |
| 787 | Ju pli da babilado, des pli da pekado |
| 788 | Ju pli da bruo, des malpli da ĝuo |
| 789 | Ju pli da donoj, des pli da amikoj |
| 790 | Ju pli da havo, des pli da pravo |
| 791 | Ju pli da honoro, des pli da laboro |
| 792 | Ju pli da ĵuroj, des pli da suspekto |
| 797 | Ju pli malproksimen la vojo, des pli da larmoj |
| 811 | Kapo kun herbo, sen guto da cerbo |
| 816 | Kapricoj de grandsinjoroj kaj multego da kreditoroj |
| 919 | Kiom da homoj, tiom da gustoj |
| 920 | Kiom da juĝantoj, tiom da juĝoj |
| 921 | Kiom da kapoj, tiom da opinioj |
| 922 | Kiom da koroj, tiom da voloj |
| 1134 | Kolera kiel cento da diabloj |
| 1282 | La "tuj" de sinjoroj estas multe da horoj |
| 1319 | Li donas peceton da pano kaj bategon per mano |
| 1345 | Li havas en la cerbo tro multe da herbo |
| 1351 | Li havas pli da mono ol da bezono |
| 1352 | Li havas pli da mono, ol li povas kalkuli |
| 1353 | Li havas pli da ŝuldoj en la urbo, ol da haroj en la barbo |
| 1455 | Malpli da havo, malpli da zorgoj |
| 1456 | Malpli da posedo, malpli da tedo |
| 1501 | Maro da mizeroj |
| 1575 | Multe da fianĉoj, sed la ĝusta ne venas |
| 1576 | Multe da peno, neniom da pano |
| 1577 | Multe da sprito, sed neniom da profito |
| 1714 | Neniom da oro, sed bona gloro |
| 1938 | Plena glaso da vino, sed kun guto da veneno |
| 1946 | Pli allogas kulero da mielo, ol da vinagro barelo |
| 1976 | Pli da bruo, ol da faro |
| 1977 | Pli da havo, pli da klopodoj |
| 1978 | Pli da infanoj, pli da beno |
| 1979 | Pli da infanoj, pli da manoj |
| 1980 | Pli da mono, pli da zorgo |
| 1981 | Pli da okuloj, pli da certeco |
| 1994 | Pli helpas guto da feliĉo, ol barelo da saĝo |
| 2066 | Post la fino de l' batalo estas multe da kuraĝuloj |
| 2110 | Pro multo da arboj li arbaron ne vidas |
| 2317 | Sidi en amaso da embaraso |
| 2465 | Tro da bono ne turmentas |
| 2466 | Tro da enspezo ne estas tro da pezo |
| 2467 | Tro da konfido kondukas al perfido |
| 2468 | Tro da kuiristoj kaĉon difektas |
| 2469 | Tro da libero kondukas al mizero |
| 2470 | Tro da metioj profitoj neniaj |
| 2477 | Tro multe da salo malbonigas la manĝon |
| 2555 | Veturi sur sia paro da kruroj |