| 13 | Al amiko nova ne fidu sen provo |
| 28 | Al glacio printempa kaj al amiko tro nova ne fidu |
| 45 | Al la malamik' en kuro faru ponton kun plezuro |
| 71 | Amikeco aparte, afero aparte |
| 72 | Amikeco aparte, ofico aparte |
| 73 | Amiko de amiko estas ankaŭ amiko |
| 74 | Amiko en ĝojo kaj malĝojo |
| 75 | Amiko en ĝojo kaj ploro |
| 76 | Amiko estas kara, sed mi mem estas pli kara |
| 77 | Amiko estas kara, sed vero pli kara |
| 78 | Amiko fidela estas trezoro plej bela |
| 79 | Amiko intimulo |
| 80 | Amikon karesu, sed kalkuli ne forgesu |
| 81 | Amikon montras malfeliĉo |
| 82 | Amikon ŝatu, malamikon ne batu |
| 90 | Amu domon novan kaj amikon malnovan |
| 177 | Bona estas domo nova kaj amiko malnova |
| 368 | Donacetoj subtenas amikecon |
| 544 | Estinta amiko estas plej danĝera malamiko |
| 545 | Estintaj amikoj plej kruele malpacas |
| 648 | Gardu min Dio kontraŭ amikoj, kontraŭ malamikoj mi gardos min mem |
| 789 | Ju pli da donoj, des pli da amikoj |
| 800 | Ju pli precizaj la kalkuloj, des pli fortika la amikeco |
| 958 | Kiso publika estas kiso malamika |
| 1051 | Kiu multe parolas, malamikon konsolas |
| 1063 | Kiu neniun savis, malamikojn ne havas |
| 1064 | Kiu neniun savis, malamikon ne havas |
| 1148 | Komplezema malsaĝulo estas pli danĝera ol malamiko |
| 1519 | Mia lango mia malamiko |
| 1629 | Ne ekzistas en komerco amikeco nek ŝerco |
| 1655 | Ne fidu amikon, kiu havas jam flikon |
| 1890 | Perdiĝas per pruntedono amiko kaj mono |
| 1947 | Pli bona amiko intima, ol parenco malproksima |
| 1956 | Pli bona estas saĝa malamiko, ol malsaĝa amiko |
| 1953 | Pli bona estas malamiko de bona |
| 1975 | Plibono estas malamiko de bono |
| 2016 | Por amiko intima ne ekzistas vojo malproksima |
| 2017 | Por amiko komplezo neniam estas tro peza |
| 2086 | Pri kio amikoj sekretas, ili vian juĝon ne petas |
| 2122 | Pro vorta piko ofte perdiĝas amiko |
| 2123 | Prunto amikon forpelas |
| 2188 | Sako ne sonas, amiko ne konas |
| 2212 | Se amiko petas, li neniam ripetas |
| 2379 | Ŝatu amikon laŭ la dato de akiro |
| 2406 | Tablo kovrita faras amikojn |
| 2433 | Timu lupon edukitan kaj malamikon repacigitan |
| 2495 | Unu amiko malnova pli valoras ol du novaj |
| 2510 | Unu malamiko pli difektas, ol cent amikoj protektas |
| 2590 | Vivi kun iu en intima amikeco |