| 45 | Al la malamik' en kuro faru ponton kun plezuro |
| 54 | Almozpetanto sinĝena restas kun sako malplena |
| 184 | Bonaj kalkuloj, bonaj kunuloj |
| 213 | Ĉe botisto la ŝuo estas ĉiam kun truo |
| 240 | Ĉiu angulo kun sia sanktulo |
| 264 | Ĉiu persono kun sia bezono |
| 269 | Ĉiu sezono kun sia bono |
| 448 | Elektadis sen fino, edziĝis kun porkino |
| 499 | En infero loĝante, kun diabloj ne disputu |
| 614 | Forfluu infano kune kun la bano |
| 675 | Ĝentila kaj trankvila, kun koro el oro |
| 760 | Inter fremdaj ŝi estas edzino-anĝelo, kun la edzo ŝi estas demono kruela |
| 811 | Kapo kun herbo, sen guto da cerbo |
| 1034 | Kiu ludas kun koto, malpurigas la manojn |
| 1130 | Klopodo estas kun mono, sed sen ĝi pli malbone |
| 1131 | Knaba gusto kun forto daŭras ĝis la morto |
| 1169 | Kontentigi la katon kaj kune la raton |
| 1207 | Kun Dio vi iros ĉien, sen Dio nenien |
| 1208 | Kun edzo plej malmola estas pli bone ol sola |
| 1210 | Kun kiu vi festas, tia vi estas |
| 1211 | Kun kiu vi kuniĝas, tia vi fariĝas |
| 1212 | Kun konfido neniam rapidu |
| 1213 | Kun la peko en mano |
| 1214 | Kun sia tuta domo kaj havo |
| 1215 | Kun sia tuta posedo kaj heredo |
| 1216 | Kun urso promenu, sed pafilon prete tenu |
| 1217 | Kun vero severa komercaĵo forvelkos |
| 1209 | Kune kaptite, kune punite |
| 1277 | La sama afero, sed kun la kapo al tero |
| 1307 | Leviĝu kun la suno, edziĝu dum juna |
| 1337 | Li foriris kun longa nazo |
| 1406 | Ludi kun iu ludon de pugnoj |
| 1436 | Malfeliĉo venas, malfeliĉon kuntrenas |
| 1431 | Malfeliĉoj kaj batoj venas ĉiam kun fratoj |
| 1566 | Mordantaj hundoj kuras ĉiam kun vundoj |
| 1669 | Ne iru al fremda anaro kun via regularo |
| 1731 | Ne rapidu kun fido antaŭ longa kunesido |
| 1732 | Ne rapidu kun vortoj, rapidu kun faroj |
| 1789 | Nur pano kun fromaĝo, sed afabla vizaĝo |
| 1838 | Oni vivas ne kun mono, sed kun persono |
| 1931 | Plej facile promeso rimiĝas kun forgeso |
| 1938 | Plena glaso da vino, sed kun guto da veneno |
| 1966 | Pli bone estas havon fordoni, ol kun homoj malpaci |
| 2141 | Renkontiĝis la kato kun sentima rato |
| 2189 | Sakon kun truo vi neniam plenigos |
| 2218 | Se devigas neceso, faru kun kareso |
| 2276 | Sen mono oni estas nulo, kun mono saĝulo |
| 2335 | Sklavo kun forta mano estas plej granda tirano |
| 2540 | Venos knabeto ankaŭ kun peto |
| 2589 | Vivi kun iu en fido kaj konfido |
| 2590 | Vivi kun iu en intima amikeco |
| 2591 | Vivi kun iu kiel hundo kun kato |